Mi parolis kun rifuĝinto hieraŭ kaj la problemoj kiujn li havis kun lingvoj igis min pensi pri la graveco de lingvoj rapide lerneblaj kiel #Esperanto.
@filipo esperanto.masto.host nun apogas lingvoelekto de mesaĝoj, ĉu vi nun povas limigi la fluon de mesaĝoj al Esperanto?
Do nur esperantaj mesaĝoj devas esti legita de la lokaj membroj?
Kelkaj maldekstruloj havas tian mallaŭdindan kondukon ke se iu plendas pri io, kion ili ne sentas "morala" aŭ "progresiva", tiam ili ekmokas la personon kiu plendas pri io.
Ekzemplo: persono estas mokita, ĉar ĝi plendas ke nun la ino-tago estas ĉiumonate.
Bone, tio ne estas progresiva. Sed ĉu mokado de tiu persono estas kiel oni traktas la aferon?
https://www.youtube.com/watch?v=wS3-PffLKqM (angle)
Aspektas tiel por mi, ke ni tute ne aŭdis aŭ volis kompreni kion homoj kiel Murray Bookchin diris antaŭ jam 44 jaroj.
Ĝi estas mirinda, kiom ofte mi vidis ke homoj faris tion, kion aliaj homoj diris ke ili ne faru. Denove kaj denove, en eterna cirklo de stulto.
Kaj la rezulto ne estas ŝanĝo se la sama fekaĵo denove.
Homoj, kial!?
Kial!?
Esperantistoj sen limoj finfine kuniĝis kaj batalis por celo X! Celo X estis grava celo, kial ili ne kverelis pri detaloj sed solidarece kunstaris reciproke.
Kaj per iliaj tutmonda kunlaboro ili montris al la ekster esperantuja mondo, ke tiu kunlaboro estas pli bona kunlaboro ol la nuntempaj malsolidareca kaj ĉiam nur tradukita kunlaboro.
Finfine tiuj aliaj "internaciaj movadoj" estis malkaŝita kiel grandega ŝerco kaj memtrompo de homoj.
Metalab-loĝanto strangulo kaj programisto de kelkaj strangaj programlingvoj.