@persi Mi forgesis komenti pri tio sub via lasta filmeto sed ĉi tie tute taŭgas...
En Dominika Respubliko la socio estas tre kisema ĉe renkontoj, sed dum mia "hormona" periodo mi kreskis pli en Usono, kaj ĉi tie oni lernas en lernejo "tenu vian proprajn manojn ĉe vi" kaj ĝenerale ne tuŝu homojn.
Esti inter la du kulturoj tiurilate estis iom malfacile por mi do mi restis ĉe la usona flanko tiurilate... nekisema.
@ekbruliganto Jes! Nu, mi ja brakumas miajn ne-esperantistajn amikojn tre ofte (almenaŭ kaj nepre por saluti kaj por ĝisi"), sed certe tio ankaŭ oftas inter esperantistoj mem. Pri kisado mi ĉiam hezitas, do mi simple ne alproksimiĝas unue kaj atendas ĉu la alia homo venos kisi min.
@ekbruliganto Do... vere pli bone. Tiel vi ne riskas nevole malkomfortigi iun ajn.
@persi bedauxrinde tio (mal)helpis mi resti neesprimema rilate al la diversaj gradoj de sxato.
mi pensas ke mi lasas tro da "spaco" ne nur fizika sed emocia inter mi kaj homoj gxenerale.
mi nature estas tiel sed laux mi la socio ankaux gvidis min en tiun direkton - laux mia komparo de la du kulturoj.
sed mi cxiam celas ne malkomfortigi homojn. tio multe gravas al mi.
@persi Sed mi ja estas brakumema kaj inter esperantistoj tio bone funkcias! Mi brakumas esperantistojn tre ofte kompare al ne-esperantistaj amikoj!