Follow

Mi alkutimiĝas al la Esperanta klavaro de Mint. Ĝi havas ĉapelitajn literojn en apartaj klavoj de la klavaro. Mi jam estas alkutimiĝinta al la x-sistemo de tajpi, tamen mi rapide alkutimiĝas al la lokoj de tiu ĉi nova klavaro.

Kiun klavaron uzas vi en Linukso por tajpi en Esperanto?

@ekbruliganto Mi uzas la angla-internacian klavaron por tajpi en Esperanto. Ĝi ne estas tiel efika por rapide tajpi kiel la Esperanta klavaro, sed ĝi bone funkcias kiam mi devas tajpi kaj en Esperanto kaj en la hispana.

@ekbruliganto Mi uzas bépo. Ĝi estas klavaranĝo optimumigita por la franca, sed ĝi ankaŭ facile ebligas tajpi esperantajn literojn per senpaŝa klavo. Mi ne ŝatas la ideon devi lerni apartan aranĝon nur por esperanto.

Se vi ŝatas la x-sistemon devus esti facile uzi tion ĉe Linukso per m17n. esperanto.stackexchange.com/a/

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.