@ekbruliganto Gratulon!

Linukso verŝajne estas pli stabila ol kiam mi uzis ĝin antaŭ longe, sed ja estas bona ideo krei du subdiskojn: unu por la operaciumo, la alia por viaj dosieroj. Vi dankus min kiam vi akcidente fuŝus ion (mi ial ĉiam fuŝis X) kaj estus necese reinstali novan operaciumon (aŭ provi alian 😈 )!

@makis Mi kutime havas Vindozon en aparta disko kaj faros same kun Linukso kiam mi instalos ĝin en mian ĉiutagan (ĉef-) komputilon. Mi instalis Mint-on en malnovan tekokomputilon por komenci (kaj ne tro aĉe fiaski).

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.