Follow

Mi forigos Vindozon de malnova portebla komputilo kaj instalos Linukson en ĝin.

Bonvolu rekomendi iun taŭgan Linukson.

Mi uzos ĝin ĉefe por Esperantaĵoj.

Tradukado / blogado.

Eble iom da GIMP-ado.

Antaŭdankon, karaj.

Amike via.

@makis Dankon, mi legos pri ĝi. Ĉu estas iu specifa bona trajto de ĝi por malnova tekokomputilo?

@ekbruliganto Gxi estas malpeza operaciumo, uzas tute malfermitajn programarojn (ekz. Iceweasel anstataux Firefox [sed ja eblas elsxuti aliajn programarojn]), kaj estas la bazo de multaj, multaj aliaj operaciumoj: Ubuntu, mint, kaj aliaj pli malpli nur estas Debian kun aliaj programaroj jam instalitaj.

@ekbruliganto Mi uzas Linux Mint de antaŭ multaj jaroj, eĉ en dek-jara tekokomputileto kun malmulta potenco.

@ekbruliganto
Eble, Lubuntu / Trisquel Mini? Aŭ Bodhi Linux?
Mi mem uzis la unuajn, ili estas sufiĉe bona.

@ekbruliganto Ĉe unu komputileto (tre malnova kaj tutcerte tro malgranda por iuj ajn Gimp-ado) mi uzas Puppy Linux, ĉe alia (ĉiutaga ;) estas Ubuntu
Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.