Show more
Edvardo boosted

La semajnfino estas alvenonta. Tiun semajnfinon, miaj gefiloj revenos el Universitato, por resti hejme dum kvar tagoj. Estos bone por ili, esti hejme, kaj mi, havi ilin hejme. :) La studado povas atendi dum kelkaj tagoj!

Edvardo boosted

Mi ĵus publikigis mian novan kanton „Ie en la mondo“! Ĝi estis uzata en la retserio „Malsano Nomata Amo“ (vimeo.com/312207053) de Natalie MacMahon. Aŭskultu nun!

Jutubo: youtu.be/JM044VrcuxA
Spotifio: open.spotify.com/album/1MXVSTa
Amazono: amazon.de/dp/B07YWL6HZG/ref=cm

Mi legis en la novagxoj hodiaux, ke Pollanda registaro, per jxusa vocxdonado, igxas ekstremdekstra :(

La esperantistoj de okcidenta Miĉigano salutas vin ĉiujn!

Venont-vespere mi renkontigxos kun miaj kunesperantistoj cxie en Micxigano. Hura por babilado!

Ho, mi mismemoris tiun, kiun mi nur lastatempe legis. La afisxo ne estis cxe "lobste.rs", estis ligilo de "Hacker News" kiu ligis al malnovan blogafisxon; la argumentoj estiscxe tiu blogafisxo, ne cxe Lobste.rs aux Hackernews.

Jen la (malnovan) blogafixso kun siaj (malnovaj) komentoj: antirez.com/news/61

Pardonu min pri mia mismemoro!

Show thread

Mi legis la retejon "lobste.rs" ĉi matene kaj vidis afiŝon plendantan la frustraciigan neceson de la angla en programado kaj ĝenerala komuniko pri komputilaj kaj interretaj aferoj. Min amuzas longa fadeno pri Esperanto, plena je intelegentaj kaj stultaj komentoj! (Ĉu vi konis, ke "denaskuloj malamas E-on kaj mortigas sin?" Nek mi.) La argumentoj estis tedaj, sed estas ĉiam bone vidi ke helpaj informoj disvastiĝu, eĉ miksitaj kun altaj komentoj.

Deziu al mi bonan tagon, samideano; hodiaux estas mia kvindeka naskigxtago!

Mi farigxas maljunulo, pli kaj pli.....

Mi gxojas auxskulti la muzkigrupon "Cake." La kantisto John McCrea diradis sencxese "oh yeah! all right! Yeah!" inter kantado, Amuze. Sed la muziko estas bona.

Ankaux cxe la peertube-ejoj kiujn mi vidis, estis multegaj filmetoj de knabetoj montrantaj siajn piedojn al la spektanto, versxajne prenitaj de Youtube. Sendube temas pri pedofilia / pieda feticxo.

Kiam mi vidas tiajn aferojn, mi volas forbruligi la interreton. :\

Je iu tago, mi lernis pri strangaj "meme"-oj de la interreta ekstrem-dekstrul-komunumo, ekzemple la homo kun luna kapo kiu kantis rasismajn kantojn. Je la sekva tago, mi renkontis gxin sercxante peertube-instancon por aligi. :\ Fek al la interretdekstrularo.

La lastanokta babilado estis bona. Dum la babilado ni kunigxis kun alia grupo de esperantistoj, en sxikago (ni estas en Micxigano), per Google Hangouts, do estis... eble... ok? Naux? dek? esperantistoj kune babilantaj. :) La hangouts ne funkciis tute bone, do la interkompreno ne estis perfekta. Sed estis amuza maniero de finigo de la renkontigxo. (Ni nur babiladis inter ni pli frue)

Cxi-vespere mi babilos kun miaj lokaj samideanoj! Hura!

Bonan matenon al cxiuj! La laboraj tagoj de la semajno komencigxas denove.baldaux mi intervjuos novan eblan kunlaboranton kun miaj nunaj kunlaborantoj. Ne diru al iu ajn: mi neniam antauxe intervjuis iun ajn.

Mia obsedo pri laserindikilo dauxras... mi atendas ricevu novan (violkoloran) laseron hodiaux.

Estas jam nur unu aux du semajnojn... obsedo estingos estonte....

Cxi-posttagmeze mi ekhavos novan laseron, rugxan lasero-indikilon. Mi tre antauxgxojas....

Mi lernis, ke mi povas aĉeti povecajn lasero-indikilojn per eBay aŭ eĉ iam per Amazon, malmultekoste. Mi havas novan ŝatokupon: trovi ejojn, kie mi povas celi la indikilon longdistancen, sed kie mi ne trafos veturilon aŭ aviadilon aŭ ies ajn okulojn.

Mi malkovris lastatempe, ke iuj homoj kiuj interesiĝas pri Duolinga Latino estas tre tradiciamemaj Katolikoj, kiuj malamas la modernan mondon kaj volas malantaueniri.... (Al ili ne plaĉas la decido de Duolingo uzi la klasikan prononcadon, anstataŭ la eklesia prononcado).

Mi ne forte deziras asocii kun tiaj homoj.

Show thread
Show more
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.