Follow

En mia hejmurbo, tumulto sekvis manifestacioj, sabatnokte. Estis ĥaose kaj ŝoke. La policanoj ne estis tiel sovaĝa, kiel en aliaj urboj, kio estas bona. Neniu estis grave vundita, krom la efikoj de larmgaso. Neniuj tumultoj sekvis la unuan, dum la sekva nokto. Sed ĉio estas timiga. :(

@edheil
Kuragxon ! Almenaux via urbo ne sxajnas esti policanperforte. Esperante ke via prezidanto ne plifortigu tiun tumulton :s

@lhp22 dankon! Aliatempe, mi konsiderus larmgason sufiĉe perforta por koleri kaj plendi, sed nun tio estas nenio ajn, kompare al la agoj de multaj policanaroj en Usono.

Mia prezidanto plimalbonigas ĉion :(

@lhp22 Mi lernis pli pri la uzo de larmgaso en mia urbo. Estis tute perforte. Ili lanĉis larmgason al homo kiu neniel minacis ilin, kiu neniel minacis iun ajn. Kaj sekve ili lanĉis "flash-bang"-grenadon al li, vid-al-vide. Estis perfortega ago kaj mi nun kredas ke la tumulto estis instigita de la policanoj, per tiaj agoj.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.