Follow

La numero de kazoj en mia kantono plialtiĝas.

La ĉefestroj de mia laborejo postulas, ke je la 1a de Juno, ni ĉiuj revenas al la oficejo.

Mi ne estas feliĉa pri tio. :( :( :(

Sed mi estas tre dankema pro havi ian ajn postenon en tia tempo.

@edheil Ho, ne! 😟 Mi komprenas vian dankemon sed ankaŭ vian timon.

@persi estas multegaj homoj (ekz. laborantoj en manĝbutikoj) kiu longe laboras en pli malbonaj circonstancoj. Mi estas bonŝanca kompare al ili... Sed.... mi timas. :(

@edheil Jes, kompreneble. Tio, ke la cirkonstancoj de aliaj estas pli malbonaj ol la niaj, ne igas la niajn aŭtomate kaj magie bonaj.

@persi dankon, kara, vi pravas.

La kantisto Arlo Guthrie elmontris, ke ĉiu homo havas pli bonan vivon al iu alia homo. Escepte por unu homo. La lasta el la linio. Neniu estas pli malbonŝanca ol li. Arlo nomis lin "The Last Guy" -- La Lastulo.

Almenau mi ne estas La Lastulo de Arlo Guthrie :)

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.