Follow

Pri la efiko de ebla COVID-19a epidemio je Usona politiko -- tia tragedio povus helpi aux la dekstron aux la maldekstron. La maldekstro se la konversacio temas cxefe pri bezono de medicina helpo; la desktro se la konversacio temas cxefe pri timo de eksterlandanaj enmigrantoj. (Kio estus sensenca; la problemo povas deveni de Usonaj civitanoj revenantaj el aliaj landoj, ne nur enmigrantoj.... kaj kiam la malsano jam estas en la lando, ne gravas de kie gxi devenis, la problemo estas enlanda)

@edheil Mi pensas ke por la dekstruloj, pli gravas la ekonomio. Mi vetus ke la merkato/ekonomio estus la fokuso dum la prezidenta anonco cxi-nokte.

@makis Mi legis, ke la efiko de ekmalsano estis tre grava kaj malbona al merkatoj hieraux....

@edheil Nu, jes. Mi celis la Trump subtenantojn -- Trump fajfis pri kiel la ekonomio estis bonega. Sed se la ekonomio dauxrus fali, lia reelekto povus esti en dangxero.

@makis Jes ja. Mi ne volas esperi por malbonajxon por peli la popolon al mia partio; sed se malbonajxo okazos, estos pli bona por cxiuj, se ili havos bonkoran registaron.

@edheil Plej multo de la kazoj en Masaĉuseco devenis de konferenco de usonanojn por Biogen, bioteknika firmao, en Bostono. 🤷

@mispektaslunojn Mia amiko estis cxe konferenco en Vasxingtono dum la semajno antaux ol li kaj mi vojagxis al Cxikago kaj spektis koncerton. Kaj nun la novagxo estas ke iu el tiu vasxingtona konferenco suferas simptomojn. Do mi maltrankviligxas

@mispektaslunojn laux mi, jes. Se niaj planoj estus du aux tri tajoj pli malfrue, ni ne irus. Sed ni ne komprenis tiam la dangxeron. Cxio okazas rapide.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.