@persi Sendube. :) Sed io okazis pri la registaro? Rezignado? Mi ne komprenas la signifon de tio.

@persi @edheil )nteresa! Ĉe la germana televida estas la plej gava novaĵo.

@rubujo @edheil Mi spektos la televidon poste dum la vespermanĝo, mi esperas ekscii iom pri la afero.

@persi
Nu, la registaro eksiĝis. Jen, estas ĉio. Nur vi povas ne spekti la tv, se nur via la plej ŝatata okupo ne estas aŭskulti, kiel multaj “ekspertoj”, neniu de kiuj antaŭvidis la eventon, provas diversmaniere ĝin klarigi. 🤷‍♂️
@rubujo @edheil

@jsv Nu foje estas amuze spekti kiel multe ajna ago de Rusio maltrankviligas hispanojn 😂
@rubujo @edheil

@persi
Ne, nu la ĝenerala ideo estas klara: ĉiu ja atendis, ke Putin estos faranta ŝanĝojn en la Konstitucio kaj en la strukturo de registaro, kiuj permesos al li reteni potencon post la 2024ª. La sola enigmo estas, kial li komencis tion pli frue ol atendite.
@rubujo @edheil

@edheil @persi @rubujo Mi hodiaŭ vidis en tvitero: “En Usono, la konstitucio garantias regulan ŝanĝon de la registaro. En Soveta Rusio, la registaro garantias regulan ŝangon de la konstitucio.”

@edheil
Ankaŭ ĉe tvitero:

Kaligulo: Ni faru ŝanĝojn en la konstitucio, tre malgrandajn.
Senato: *faras ŝanĝojn*
Incitato, la ĉevalo: Do…

@persi @rubujo

@jsv @persi @rubujo MDR ree

Estas simile cxe Usono sed anstataux cxevalo oni donas regpotencon al la infanoj kiel Ivanka kaj sxia edzo Jared.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.