Iu: Ĉu vi scias pri bonlingvismo?
Mi: Ĉu mi scias pri stultaj ideoj? Jes, kompreneble. Fakte, mi havas kelkajn proprajn.

#esperanto #bonlingvismo
@edheil Ĉar mi ne estas ĝentila homo—mi venis el la labora klaso—do kiam mi provas skribi ion humuran, mi foje nomas “stulta” tion, kio ne plaĉas al mi, samkiel mi foje uzas aliajn neĝentilaĵojn.

@jstoddard Ne zorgu, la vorto 'stulta' ne maltrankviligis min tro. Sed ecx se temas pri malplacxo anstataux stulteco, mi ankoraux scivolas kial gxi al vin tiel ne placxas. Mi legis la libron "la bona lingvo" kaj gxuis gxin multe.

@edheil Miaj kialoj estas plejparte estetikaj, kaj ĉiuokaze ne validas, ĉar mi estas relative nova esperantisto sen profunda kono de la lingvo. Mi nur celis ŝerce prezenti la ideon, ke oni (kiel mi ĉi-okaze) ofte nomas ion stulta, kvankam oniaj pensoj ne nepre estas pli bonaj; sed (kiel ne malofte) mia ŝerco ne bone funkciis.

@jstoddard mi ne gxenos vin plue per teda pridemando pri malgranda sxerza afero :) (Ankaux mi estas relative nova esperantisto!)

@edheil Vi tute ne ĝenas! (Tamen, mi devas konfesi, ke mi ne ĉiam havas bonajn kialojn ne ŝati ion.)
Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.