Mi parolis kun iujn homojn en la babilejo sur Matrico hodiaŭ. Estis amuza, sed ankaŭ malfacila.

Mi laboris akuzativo. Angla lingvo ne havas la akuzativon kazon, do mi bezonas iom praktiko.

Show thread

@M Mia nacia lingvo havas ses (eĉ sep) kazojn, sed mi ankaŭ fojfoje forgesas pri akuzativo. :)

Follow

@Idolano @M kiel ricxa lingvo! Ses/sep kazoj! Mi jaluzas.

@edheil @Idolano @M Sep kazoj en la rusa estus impresaj, se proksime ne loĝus finnoj, kiuj havas 15 kazojn en sia lingvo. 😉

@jsv tia ricxeco! 15 kazoj! Mirinda lingvo. :) Mi tre sxatas la kazsistemon de Latino aux la antikva Greka, kiuj havas nur 4-5.

@edheil Nu, en la hungara estas 18 kazoj. Kaj ekzistas ja la ceza: en.wikipedia.org/wiki/Tsez_lan … kiu iel havas 64. 😂
Se mi ne eraras, en ĉiuj tiuj lingvoj la plimulto da kazoj estas malsamaj lokkazoj.

@jsv 18 estas mirinda; sed pri 64.... Oni nur faras tiom da kazoj por fanfaroni. "Ho cxiuj! Jen mia impona provizo de kazoj!" Silentigu, vi fripona obliganto de kazoj. :)

@jsv @edheil @M
Mi ne estas konata kun la finna lingvo, sed kiam mi estis en la armeo, mi komunikiĝis kun udmurto. Li rakontis al mi pri la kazoj en sia lingvo; ili estas ne tiel teruraj kiel ili ŝajnas. Fakte (laŭ mia kompreno) tiuj kazoj ofte estas aligado de prepozicio al la fino de vorto. Ekzemple, ni diras "al domo" - udmurtoj diras "domoal".

@Idolano @jsv @M Interese! Tio ne surprizas min. Mi supozas, ke en la evoluo de lingvoj multaj kazoj naskigxis el prepozicioj (aux pli precize, "postpozicioj"). Kie kazo mankas en iu lingvo, prepozicio kutime funkcias en tiu lingvo same al kazo en alia lngvo.

@Idolano @jsv @M Esperante, sxajnas al mi, ke ni havas du kvazauxkazoj en la adverbaj formoj -e kaj -en. Jen la antauxa frazo, en kiu "Esperante" funkcias kiel "en En esperanto" (lokativo) Aux "Londonen" povas signifi "al Londono" (kiel alativo). Fakte, "-e" povas funkcii kiel preskaux iu ajn kazo, depende de kunteksto...

@Idolano @jsv @M kazoj ofte funkcias kiel prepoziciaj frazeroj, kaj prepoziciaj frazeroj ofte funkcias kiel adverboj, do ne estas sprizige ke adverboj iam funkcias kiel kazoj.

@jsv @edheil @M
Kaj dirante pri lingvoj... En la nivĥa lingvo ( eo.m.wikipedia.org/wiki/Niv%C4 ) ne ekzistas la kategorio "nombro" (en la kutima kompreno). "Du" en la frazoj "du fokoj" kaj "du cervoj" estos malsamaj vortoj.

Mi legis pri tio, antaŭ mia vojaĝo al Saĥalino (mi laboris tie dum preskaŭ 2 jaroj). Bedaŭrinde, mi malofte vidis la nivĥan kulturon kaj aŭdis la nivĥan lingvon tie...

@edheil @M La sepa estas vokativo, kiu estas preskaŭ ne uzata nuntempe.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.