@ebrulato Memorigindas, ke la plejmulto de verkoj de Piron elŝuteblas libere ĉe http://claudepiron.free.fr/livres.htm
Mi ĵus legis la "Bona Lingvo" de Claude Piron. Tre interesa libro pri la Esperanto. #LeguĜin
Mi esperas ke tiu ĉi verko konsilos min kiam mi tradukos tekstojn Esperante.
Mi ĵus publikigis novan fabelan rakonton, »Bovo kaj balailo«! Kaj mi iom plibeligis mian liston de rakontoj.
Mi strebis skribi simple kaj klare, ĉar mi volis, ke la rakonto estu facila por komencantoj. Sed mi ne certas, ĉu mi sukcesis. Se iu komencanto legos iun mian rakonton, bonvolu diri, ĉu ĝi estis facila por vi!
(Averto: la rakonto uzas la afikson »iĉ«. Mi pensas, ke ĝi estas bona, sed ĝi ne estas oficiala, kaj iuj personoj ne ŝatas ĝin!)
Mi klarigis al mia filino kiel ripari la radon, kaj tiam ŝi riparis ĝin sole :)
Nun mi nur esperas vidi bonan filmon televide, dum la vespera fulmotondro.
Hodiaŭ mi promenadis bicikle kun mia familio por pikniki kun mia fratino, bofrato kaj nevo. La (tro) varma vetero bonegis...
Sed dum la reveno, unu el miaj filinoj krevigis ŝian malantaŭan pneŭon :( tiam mi revenis piede hejmen... Nun mi devas rebonigi ĝin...
La suno brilas ankoraŭ. Mi plivolus trinki malvarman trinkaĵon.
Vikipedio nun havas 300 000 artikolojn
https://www.liberafolio.org/2021/07/19/vikipedio-nun-havas-300-000-artikolojn/