Ho, la redakcio de la magazino "La Ondo de Esperanto" fordonacas la februaran eldonon:
sezonoj.ru/2019/02/ondo-40/ Dankon! 😀👍

Estas semajnfino! Tempo por baki kukojn, legi ĵazmagazinon kaj por programi... Kion vi faros ?

"Vi estas bonvena je sabato la 16a de junio ekde la 10a horo por kune festi. Venu multnombre al ĉi tiu festo kiu ankaŭ bonvenigos ĉiujn homojn de la ĉirkaŭaĵo, por ke ili konatiĝu diversmaniere kun Esperanto: per enkondukoj al Esperanto, muziko, dancado, budoj, kaj multaj aliaj aferoj. Dum la festo Kajto kvarope koncertos. Ne maltrafu la okazon de unu el iliaj lastaj koncertoj kune!​"
esperanto.be/fel/malfermafesto

Estas iom tro for por mi, sed eble iu el vi povas ĉeesti kaj kunfesti?

#esperanto #fel

Saluton !

Hieraŭ, kaj iomete hodiaŭ, mi laboris pri la kreado de logotipo por la asocio solidarecobonavolo.com kiu bezonas esti pli videbla por sciigi sian agon. Mi jam skribis afiŝon pri ĝi, sed mi denove ripetas ke ili bezonas financadon por orfaj infanoj aŭ infanoj kies gepatroj estas malriĉaj.

Mi pensas ke oni devus multe pli komuniki kun niaj afrikanaj najbaroj, ĉar ili vere estas volemaj. Pli ĝenerale, se oni povas helpi niajn esperantistajn amikojn, oni devus fari ĝin.

En Herzberg ankaŭ estas haveblaj kelkaj esperantaj broŝuroj pri la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo.

Jen mi antaŭ la monumento de la iniciatoro de la internacia lingvo Esperanto, d-ro Zamenhof, en la urbo Herzberg...

Mi nun perdis 2 da kilogramoj ne manĝante ĉokoladojn kaj abstinante cerealojn.

Show thread

Kio estis via unua Esperanto lernolibro?
Mia estis "Wir lernen Esperanto" (Ni lernas Esperanton) de Hans kaj Wilhelm Wingen. Mi kelkfoje legas ĝin ankoraŭ hodiaŭ.

Mi aŭskultas multajn podkastojn per AntennaPod. Ĝi estas tre bona malfermitkoda programo por Android. (Multe pli bona ol Podcast Addict)

Show more
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.