Mi: $1000 matraco
Geedzo: $90 matraco kaj $70 supermatraco
Mi: envianta.
Je varma tago, provu la malvarman refreŝigon de PLATELETFERISO! Donu plateletojn hodiaŭ!
Mi ete volas krei mastodonan instancon, ĉar mi eblus krei emoĝiojn.
Mi sekvis ĉi tiun etsy-butikon probable ekde du jaroj pasintaj, kiam la butikisto menciis iun interesan, kiun ŝi volis fari. Ŝi plejparte faras Harry Potter broĉojn. Mi ne memoras kiun interesis min unue kaj kial mi sekvis la butikon, kaj mi neniam aĉetos iun el ŝiaj broĉoj, sed mi ŝatas vidi, po kelkaj semajnoj aŭ monatoj, ke ŝi daŭre vidas kaj kreas.
Mi esperas, ke ŝi daŭre trovos sukceson kaj feliĉon en ŝia laboro.
Mi ofte volas krei videoludon, sed kiam mi komencas, mi memoras, ke la kreado estas tre longa kaj bezonas tro multe da laboro.
Mi devas trinki nur travivi la tagon ĉe laborejo.
Akvo estas vivo.
Kaj eĉ afiŝanta ĉi tie, mi timegas. Mi sentas min kiel falsa virino. Kiel viriĉo, kiu nur ŝajniĝas esti virino. Mi ne scias, kiel esti virino. Mi devos lerni.
Nu. Mi honestegas ĉi tie nur ĉar preskaŭ neniu legos miajn vortojn, kaj mi plitrankviletiĝas pro tio. Sed kelkaj homoj povas kompreni ĝin, do mi ete deziras forviŝi la afiŝon.
Hodiaŭ, unuafoje, mi spektis min per spegulo kaj pensis: jes, mi povas vidi virinon ĉi tie. Mi preskaŭ ploris.
Kiam mi havos la kuraĝon por diri ĝin al mia geedzo ĉi-jare?
Kie mi povos aĉeti hormonojn? (Planned Parenthood ne anoncas, kiuj el ĝiaj klinikoj preskribas hormonojn. Kaj mi ne amas mian generalan kuiriston.)
Sed ĉi tiu ŝanĝo en mia identeco ne igas ŝanĝon en mia personeco. Mi ne ĝojas pro tio; mi volas ŝanĝi mian personecon.
Mi nune uzas Banŝion muzikludilon (https://banshee.fm), sed ĝi paŭzas senkiale foje, kaj eĉ foje kraŝas. Mi pensas, ke mi kreu muzikludilon, kiu ne havus ĉi tiujn problemojn. Sed por mi, ne facilas finfari projektojn...
"Pardono estas ricevebla eĉ por iuj, kiuj monologas, se ili nur petas al la Patro kaj pentas."
Mi kelkfoje forgesas, kiuj el miaj sekvatoj povas paroli esperanton sed malkutime afiŝas esperante, kaj kiuj ne komprenas esperanton.
A cool article about how exacting Fred Rogers was about the language used on his show so that it wouldn't confuse or accidentally mislead kids: https://www.theatlantic.com/family/archive/2018/06/mr-rogers-neighborhood-talking-to-kids/562352/?single_page=true
I especially love the examples given.
git diras:
create mode 100644 "source/muzikilo/\304\211efo.d"
Kio la fek, git? Homoj uzas unikodon ĉiuj tagoj. Kial vi ne povas kompreni ĝin?
"Kiel fari kvarcajn kristalojn! Vi bezonos: borakson"
Ne! Borakso ne estas kvarco! Borakso estas boro, salo, kaj oskigeno. Kvarco estas silicio kaj oksigeno. Borakso solviĝas en akvo. Akvo!
Mi devus kuiri kuketojn hodiaŭ -- aŭ eble kukon? Sed mi ĉeestos kurson de kardia-pulma revivigado, se mi estas sufiĉe sana.
Nu, MATE-Terminalo kutime malrolas por mi, do mi ekuzas Tilikson (https://github.com/gnunn1/tilix) anstataŭe. Mi ete ŝatas ĝin.
Mi:
* ekrolas ludon
* ho, mi jam rolas ses programojn, kiuj po bezonas unu CPU-kernon.
lace: mi malkonsentas
energie: mi malkonsentas
...ĉi tiu memeo ne funkcias kiel bone esperante ol angle
Kiam ajn mi vidas fotografon de kato, kaj ĝia kapo estas renversite, mi movas mian kapon al la sama angulo.