Mi ne komprenas 'ri'. Kiel vi uzas 'ri' ?
Mi lernas Esperanton...
@calos87 oni uzas ri pro tri kialoj:
1- Ja ekzistas homoj kiuj genro socia ne estas iĉa (vira) aŭ ina. Ili nomiĝas neduumaj. Do mankas taŭga pronomo por ili.
2- Kiam oni ne scias onies socian genron, tradicie oni uzus "ĝi", sed tio estas ofenda ĉar ili ne estas objektoj. Do mankas taŭga pronomo.
3- Ĝenerale oni ne bezonas marki la genron, do oni povus uzi ri tiam.
@Porrjo @calos87 Sed normale por 98% da homoj la uzo de "ri" ne necesas. Ĝi estas unu de aliaj projektoj pri pli egalaj esprimoj en Esperanto.
Do mi ne scias ĉu ĝia uzo estas rekomendinda al komencanto, ĉar ĝis nun la esperantistaro batas inter sin mem pri kiu projekto estas pli akceptebla ol la alia.
@calos87
Temas pri senutila neoficiala pronomo por paroli pri unu persono sendepende de ties sekso:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb
En tia okazo la fundamenta pronomo estas ĝi: "La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi."