Hieraŭ esperantistino vizitis nin el Domingo (ankaŭ konata kiel Dominika Respubliko). Ni matenmanĝis kaj poste iris al bela muzeo en Norda Manhattan nomata The Cloisters. Ĝi estas muzeo pri mezepoka eŭropo. Multaj ĉambroj kaj ĝardenoj estis konstruitaj el antikvaj brikoj el eŭropo.
Post ni vespermanĝon, ni decidis iri al poliglota okazaĵo en drinkejo apud rivero. Tie ni babilis je la hispana kaj en esperanto, kaj parolis al pluraj homoj pri Esperanto. Virino iros al esperanto-aranĝo en Oktobro.

Hieraŭ okazis manifestacio organizita ĉe Union Square pro la okazaĵoj ĉe Charlottesville. DSA organizis ĝin kaj multaj aliaj grupoj ankaŭ partoprenis.
Preskaŭ mil homoj ĉeestis.
Post la unu-horlonga paroladoj, ni marŝis de Union Square (14a strato), ĝis Trump Tower (56a strato).
La polico provis multfoje timigi nin. Ili ridante puŝis homojn gruden kaj arestis ilin. Tamen la plejparto de la marŝantoj atingis la Turojn de Trump sukcese.
La kontraŭ-nazia energio estis bela.

Heraŭ la novnazioj daŭre atakis la studentojn kaj aktivistojn en Charlottesville.
La plej serioza atako okazis kiam James Field veturis al amaso da homoj. Dek naŭ homoj estis vunditaj kaj unu virino mortis, Heather Heyer.
Du kamaradoj de mia organizaĵo, Democratic Socialists of America, estas nun en la malsanulejo pro tiu aŭta atako.

La memfido de la dekstro kreskas kaj tio estas danĝera.

Organizitaj dekstruloj rasistoj, kaj faŝistoj kreskas en Usono. Mi jam estis membro de Demokrataj Socialistoj de Ameriko (usono) dum pluraj jaroj.
Mi decidis iĝi monate kontribuanta ano anstataŭ nur jare. Mi volas doni stabilan helpon al la plej granda socialista organizaĵo en la lando.

Faŝismo kreskas en Usono. Ĉi-nokte granda grupo de naziistoj marŝis tra univeristato kaj atakis maldesktrajn studentojn.

Jen artikolo pri la afero je angla:

nydailynews.com/news/national/ esperanto.masto.host/media/cmm

Hieraŭ mi renkontiĝs kun Hispano. Hodiaŭ mi renkontiĝis kun Svedino kaj Japano. Ili ĉiuj estas esperantistoj.
Mi bonŝancas ke mi loĝas en urbego kun multaj turistoj.
Morgaŭ mi denove renkontiĝos kun la svedino kaj japano, ili estas geedzoj.

La tago preskaŭ finiĝas kaj ĝis nun la Aŭstinanoj nur diras ke tiu ulo ne volas fari oficialan deklaron ĉar la estraro ankoraŭ esploras la aferon. Do, pli ol 24 horoj pasis sen vere novaĵo.
Tio estas zorgiga por multaj anoj.

Show thread

Do, hieraŭ estis la lasta tago de la landa kongreso de la Demokrataj Socialistoj de Usono.
Al la estraro ni hazarde elektis organizanton de policista sindikato. Tiu nova estrarano kaŝis sian historion kun policistoj ĉar tio estas tikla afero.
La membraro nun estas tre kolera kaj postulas lian rezignon. Tio okazis antaŭ 18 horoj kaj nuntempe ni ĉiuj atendas por novaĵo aŭ de la estraro, de lia loka grupo (li estas aktiva en Aŭstino, Teksaso), aŭ de la unuopulo mem.

Saluton. Mi neniam uzis tiun ĉi retejon antaŭe. Ĝi iomete similas al tvitero. Ĉe tvitero, mia konto estas @parolanto . Bonan esperantumadon.

esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.