Show more

Klarigo de la reguloj de Mr. Jack Pocket.

Mi faris iomete pli da peno por bone munti ĝin ĉi-foje. Mi esperas ke ĝi plaĉos al vi :)

tubaro.aperu.net/v/ytb_Y4SXM1o

Neil boosted

Ni promenis ĉirkaŭ Westminster por vidi la briteliran ĥaoson kaj ni vidis protestanton kiu portis eŭropan flagon. Surprize li ankaŭ havis la esperantan flagon sub tio. Ni demandis ĉu li parolas esperanton sed li nur aspektis iomete konfuzita kaj diris ke li portas la verdan flagon por reprezenti la klimaton. Mi demandas min kie li trovis la flagon. Interese ke ĝi nun havas duan signifon.

Neil boosted
Neil boosted

Kiu estas la 17a regulo de esperanto?

@bpeel Aldone al tio, por “esti” oni uzas la nominativan kazon sed post “ne esti” oni uzas la akuzativon. 🤯

Show thread

La araba havas verbon kiu signifas “neesti” kaj oni konjugacias ĝin kvazaŭ ĝi estus la pasinta tempo sed ĝi fakte estas la estanta tempo. Kaj se oni volas diri “ne estis” en la vera pasinta tempo oni uzas tute alian verbon kiu signifas “esti” plus vorteto por “ne”. Kaj fine por “estas” oni simple tute ne uzas verbon.

Tre simple! 😬😆

Neil boosted

Mi finis la arbon de la araba ĉe Duolingo. Tamen ne ŝajnas al mi ke mi vere lernis ion 😆

Nun estas telegrama kanalo por anonci novajn blogafiŝojn kolektitajn ĉe la planedo kiun mi menciis antaŭe t.me/blogaro

La araba vorto por “jes” estas ĉarma. نعم نعم نعم نعم

Mi ĵus rimarkis la novan funkcion de Reddit kie oni povas elsendi rektan filmon de si al ĉiu ajn. Mi miras ke Reddit pensis ke tio estus bona ideo post la lastatempaj eventoj en Christchurch. Do ili havas retejon kiu jam estas konata pro sia iom toksa komunumo, kaj nun ili aldonas kvazaŭ konkurson por rekta filmeto kun rektaj komentoj. Mi jam atendas la novaĵojn ke la aĉuloj konvinkus iun fari ion aĉan por gajni voĉdonojn :(

Mi havis glumarkon sur mia poŝtkesto kiu diras “STOP PUB” por montri ke mi ne volas ricevi trudreklamojn. Lastatempe mi komencis ricevi multe da reklamoj kaj mi ĵus konstatis ke iu ŝtelis mian glumarkon kaj metis ĝin sur sian propran keŝton. Mi apenaŭ povas kredi. Ĝi estas tiel stulta krimeto sed estas tre evidenta kiu faris ĝin. Estus tre facile fari sian propran glumarkon kaj anstataŭe la ulo decidis riski malamikiĝi kun najbaro. Mi ne komprenas 😔

La nura maniero ke mi sukcesas fini taskon estas se mi faras ĝin por prokrastigi alian pli gravan taskon

Mia libro pri la moderna araba lingvo instruas multe da tre komplikaj gramatikaj reguloj por marki la kazojn ktp. Tamen la markoj estas nur en la finaj vokaloj kaj ŝajne oni kutime nek skribas ilin nek prononcas ilin. Do ĉu oni vere povas diri ke ili ekzistas? Imagu se instrulibro de esperanto dirus ke estas n-finaĵo por la akuzativo sed oni nek skribas nek diras ĝin. Sed kiam vi parolas bonvolu imagi ĝin. 😆

Jen eksperimenta planedo por kunigi esperantajn blogojn. Se vi volas ke mi aldonu ŝatatan blogon, diru. blogoj.gemelo.org/

Ni trinkas ĉi tiun alkoholaĵon en varma ĉokolado. Laŭ vikipedio oni ludigas al ĝi muzikaĵon de Mozart 580 fojojn dum ĝi produktado 😂 Mi bone sentas la muzikon!

Neil boosted
Show more
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.