Show more

Mi faris la unuan lecionon de la kurso de la araba. Ni komencas nur per la alfabeto kaj ni lernis 5 literojn. Eble post jaro da lernado mi scios kiel diri “saluton” 😆 Sed ĝi estas tre interesa, mi ĝojas :)

Ĉu estus malbona ideo lasi libron de Bookcrossing ĉe flughaveno? Eble oni eksplodigus ĝin pro timo de bombo, ĉu?

Ĝi ŝajnas kiel esperanto pro tio ke la vortoj estas konstruitaj per ŝanĝoj de la radiko. Sed ĝi ŝajnas eĉ pli vortfarema. Ekzemple la subaj vortoj estas ĉiuj faritaj el la radikaj konsonantoj KTB.

kataba - skribis
al-kaatiba - la verkisto
al-kitaabou - la libron

كتب الكاتب الكتاب

جلس نيل و درس

(tio estas kion instruas la unuaj kelkaj ĉapitroj de libro kiun mi prenis de la biblioteko ☺️)

Mi aliĝis al kurso de la araba kiel preteksto renkonti homojn kaj plibonigi mian francan. Tio ja iel havas sencon en mia kapo.

Neil boosted

Koincide mi estas ĝuste nun leganta sciencfikcian libron pri rilata malutopio. Ankaŭ ĝi okazas en la estonteco kaj je la komenco oni arestas la ĉefrolulon ĉar li mem riparas aparaton en domo. Tio malhelpas iun fari pagatan laboron por ripari ĝin kaj tio estas malbona por la ekonomio. Estas amuze ĉar mi trovis la libron en publika skatolo de senpaga librointerŝanĝo, kio estas iusence jam kontraŭkapitalisma.

Mi tute ne scipovas verki fikcion, mi jam pardonpetas 😆

- Bone, kara, ni pasu ĉe via amiko Sara poste. Eble hodiaŭ ili fabrikis glaciaĵon por la kvartalo. Ho, rigardu, estas multe da urtikoj en ĉi tiu parko lastatempe. Ni helpu tiujn homojn depreni ilin. Poste Paĉjo povos okupiĝi de vi, ĉar mi havas ideon por prilabori mian videoludon.
[2/2]

- Panjo, mi petas, mi volas glaciaĵon! Mi promesas ordigi mian ĉambron poste se vi donos al mi!
- Nu, kara, ĉu vi forgesis kion vi lernis en la lernejo? Oni ne plu pagas por laboro jam ekde la falo de la monarĥio de Guglamazono en la 22a jarcento. Se vi volas ordigi vian ĉambron tio estas via propra elekto.
- Panjo! Ĉesu babilaĉi pri historio, mi volas glaciaĵon!
[1/2]

Ĉu oni faras en ĉi tiu servilo kiel la francaj mastadontoj faras? Mi strebos elpensi ion por morgaŭ.

Mi multege sopiras vivi en mondo kiel en Star Trek kie ne plu estas mono kaj ĉiu kontribuas al socio laŭ sia propra deziro. Mi ne pensas ke homoj simple pigrus kaj farus nenion. Male, mi pensas ke mi povus fari pli utilan kontribuon al socio se mi ne estus devigata labori en limigita fako kun specifa kariero. Iel ajn jam en nia kapitalisma sistemo estas homoj kiuj ne kontribuas kaj simple profitas de aliuloj do ne povus esti pli malbone.

Mi aliĝis al ĉi tiu servilo ĉar mi ne jam havas sufiĉe da aferoj por distri min de la multegaj farendaĵoj kiujn mi evitas.

esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.