Mi tre ŝatas mian novan tason kun la tri flagoj al kiuj mi sentas identecon 😊

Jen finfine bona uzo de la vorto «rockstar» por priskribi iun kiu estas sukcesa pri sia fako (li laŭvorte ankaŭ faras rokmuzikon)

Mi iris al la muzeo de lingvoj ĉe Parizo. Ĝi estis tre interesa! Ili havas grandan tapiŝon kiel tabulon por Skrablo kun litertegoj de multaj lingvoj inkluzive de esperanto. Mi ŝatus reveni iam kaj ludi. Bedaŭrinde mi ne povis resti tre longe kaj mi maltrafis multe.

Ho mojose, la tajpinstrua programo Klavaro funkcias por la araba. Ial mi estas nun faranta tion… kvankam mi eĉ ne scipovas la bazojn de la lingvo.

Mi aĉetis fontoplumon. Finfine mi povas profiti de tia skribilo danke al la araba. Kutime kiel maldekstramanulo mi tro fuŝas la inkon.

Mi partoprenis kurson de belskribado en la araba alfabeto kaj poste la instruisto sendis al mi desegnaĵon de mia nomo. Bele! 😍

En la biblioteko estas ĉi tiu maŝino kiu povas doni kafon. Ĝi havas butonojn por malhelpi ĝin fuŝi la trinkaĵon per sukero, sed mi ial neniam sukcesas diveni la ĝustan momenton por premi ĝin. Ĉu post enmeti la monon? Ĉu post elekti la trinkaĵon? Ĉu dum la preperado? Ĝi permesas ŝanĝi la nivelon sed poste mokas vin kaj remetas ĝin al altsukera nivelo. Ve!

esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.