Follow

Estas tre malfeliĉige trovi islamomalamon en respektata esperanta magazino. Eĉ esperantujo ekstremiĝas dekstren 😔
teokajlibroj.wordpress.com/201

@bpeel Ho ve, mi estas sen vortoj.😨

Dankon al vi por atentigi min pri tio-ĉi!

@bpeel Kulpas pri tio, la homoj, kiuj ne sendas alitipajn artikolojn al Monato.
Monato ĉefe publikigas tion, kio landaj aŭ fakaj korespondantoj aŭ bonvolemuloj sendas al ĝi.
Do, tiuj, kiuj ne plu volas legi la fiprozaĉon de Alexander Gofen verku artikolojn kaj sendu ilin al Monato....pri teo, pri amo, pri bonvola akcepto de rifuĝintoj, pri turismo en fora insulo, pri kultivado de brasikoj en Siberio, ĉiuj temoj taŭgas.

@Tjeri Ne. Prefere ili simple havu malpli longan numeron ol printi racisman malamon. Mi ne volas sendi artikolojn al redaktoro kiu metos ĝin apud tia artikolo.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.