Follow

Ni promenis ĉirkaŭ Westminster por vidi la briteliran ĥaoson kaj ni vidis protestanton kiu portis eŭropan flagon. Surprize li ankaŭ havis la esperantan flagon sub tio. Ni demandis ĉu li parolas esperanton sed li nur aspektis iomete konfuzita kaj diris ke li portas la verdan flagon por reprezenti la klimaton. Mi demandas min kie li trovis la flagon. Interese ke ĝi nun havas duan signifon.

@bpeel
Nu, almenaŭ li ne provis representi islaman komunismon per la verda stelo… 🤷‍♂️

@bpeel Ho, nekredeble! Mi nun demandas min, ĉu tiu ulo simple konfuziĝis aŭ ĉu komenciĝos modo uzi ĝin por simboli agadon pore de naturprotektado.

@bpeel @bpeel
Mi unue miskomprenis "protestanton" kaj pensis, ke vi parolis pri kontraŭ-britelira religiulo kun Eŭropa kaj Esperanta flagoj, kiu okupiĝis sin pri la klimato. Kia stranga sed interesa homo, mi pensis: mi ŝatus koni tian homon, eĉ se nur pro scivolemo.
Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.