Follow

Tiu frenezaĵo pri la pentraĵo de Banksy kiu memdetruis sin ŝajnas tro nekredebla. Kiel li sukcesis startigi la tranĉilon? Ĉu ĝi enhavis pilon kun radioreceptilo kiu atendis la signalon kaj iel havis sufiĉe da ŝargo por daŭri dum jaroj? Ankaŭ ŝajnas tro koincide ke la tranĉilo nur tranĉis la duonon kaj lasis ĝin duone pendata el la kadro. Tiel ĝi estas eĉ pli interesa artaĵo kaj certe pli valora anstataŭ esti vere detruita. Ĝi tro ŝajnas tute planita por gajni pli da mono.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.