Neil
Follow

Ĉu estus malbona ideo lasi libron de Bookcrossing ĉe flughaveno? Eble oni eksplodigus ĝin pro timo de bombo, ĉu?

@bpeel ke oni eksplodigus mi ne pensas.Sed, almenaŭ ke ĝi estus forĵetita, eble...

@bpeel Kio estas Bookcrossing kaj kial vi volas fari tion?

@filipo La ideo de Bookcrossing estas ke kiam oni finas legi libron oni povas lasi ĝin ie en publika loko (ekzemple benko en parko aŭ en kafejo) por doni ĝin al iu ajn kiu trovas ĝin. Oni povas skribi referenckodon en ĝi kaj per tio, tiu kiu trovas ĝin povas lasi komenton ĉe la retejo. Se ĝi funkcias oni povas sekvi ĝian vojaĝon kaj kunhavigi la sperton kun aliaj legantoj. Mi ne vere scias kial mi volas fari ĝin, mi simple trovas la ideon interesa.

@filipo Mi prenis senpagan sciencfikcian libron de librointerŝanĝejo (boîte à partager) kaj mi ĵus finis legi ĝin dum mia vojaĝo. Mi pripensis lasi ĝin en ĉi tiu flughaveno, sed eble ĝi ne estas bona ideo :) bookcrossing.com/journal/15209

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.