Estas malfacile kritiki esperantaĵojn ĉar esperantujo estas tre malgranda kaj eble oni ofendos konatulojn. Se la libro estus en alia lingvo certe homoj plendus al la eldonejo.
Mi aĉetis ĉi tiun libron ĉe la libroservo dum la kongreso sed mi jam bedaŭras. Nur sur la dorso jam estas almenaŭ 4 strangaj eraroj (frazo kiu ne finiĝas, «sniaj», «fultbalo», «magis»). Ŝajnas ke neniu provlegis ĝin. Estas tre frustre ĉar devus esti multe da laboro aperigi tiun belan libron sed fuŝis ĝin tre simplaj aferoj. La traduko estas tre franceca kaj mi kredas ke estus malfacile kompreni ĝin se oni ne jam regas la francan. Eĉ la titolo ŝajnas laŭvorta traduko kiu ne sencas en esperanto.
Mi revis pri ideo por nova ludo. En la revo ni ludis la ludon en ĉambro kaj dume ni rimarkis ke estis ŝvelaĵoj en la tapeto de la muro kaj ni ektimis. Subite urso elsaltis el la muro kaj la ŝoko vekis min. Sed eble pro la subita vekiĝo mi memoris la ideon por la ludo kaj povis noti ĝin. Dankon timiga urso!
Vortofesto nun havas tabelon por rapide vidi kiujn literojn oni devas uzi por regajni vivon kiel la originala ludo.
Se mi estus Twitch-ulo mi ludus ĝin kun mia spektantaro kiel homoj faras kun Bomb Party 🥺
Vortolisto por esperantaj ludoj
https://neilblog.video.blog/2022/04/15/vortolisto-por-esperantaj-ludoj/
@bpeel Aliokaze se iu volas provi la ludon je normala tago, ni ludas ĝin ĉiun duan lundon je la 20a UTC. La sekva evento okazos la 6an de decembro. https://eventaservo.org/e/af8f42
@bpeel Por festi la nigran vendredon mi proponas rabaton de 50% de ĉiu ludo de Verda Ŝtelo. 50% de 0€ signifas ke vi pagos nur 0€! 😁
Mi iom reprogramis Verda Ŝtelo por ke ĝi uzu WebSockets anstataŭ COMET. Espereble ĝi nun estas iom pli respondema. Kiam mi komencis la ludon en 2013 WebSockets ŝajnis tro novaj kaj mi ial funkciigis ĝin eĉ per IE6 https://gemelo.org/eo
Programisto pri libera programado. EN★/EO◕/FR◕. li / ri