Show newer

@verdalacerto Ĝi bonegas, tamen, ĝi estas malrapida ĉe mi. Mi ne scias kial. Krom tio, ĉio estas en ordo.

Hodiaŭ ĝi estis facila
WORDLEO 497 3/6

🟩⬛🟩⬛🟩
🟩⬛🟩🟨🟩
🟩🟩🟩🟩🟩

Ludu nun!
wordleo.cat

@nikvo pripensu: kiuj vortoj estas rilataj unu al la alia. Kaj uzu ilin por skribi ion, ekzemple, mi komencis lerni la germanan, kaj mi elektis komenci per tagoj de la semajno kaj monatoj. Tiel mi kapablas skribi la daton ĉiutage en mia kajero. Do, mi uzas la novajn vortojn.

Mi ne ŝatas manĝi noktomeze, sed malsato povas pli ol laceco. 🐽

@tirifto @ebrulato @jaidedmasto mi komprenas facile "Senharloko"! jes, kaj mi ankaŭ komprenis kial alopecio eĉ kiam temas pri tiu afero, ne estas plene uzinda ĉi-kaze. Pardonu pro mia malrapida respondo.

Carlos LG boosted

Kaj en la tradicia sekcio "La romano de la semajno", nur nun en ĝia pseŭdodrama kaj patosa versio...

@ekbruliganto Vi povas provi per virtualbox, mi kutime testas operaciumojn tiel, ĝi estas bona kaj oni povas erari multajn fojojn sen riski la komputilon.

Carlos LG boosted

@Katrino en Amazonio, pluvadas la tutan jaron. (Pluvas kaj pluvas multajn fojojn)

@Katrino ad emfazas ripetadon de ago, aŭ ke tiu ago daŭris iom da tempo. Ekzemple:
Hieraŭ nokte pluvis. (Mi nur klarigas la fakton ke pluvis)
Hieraŭ nokte pluvadis. (Mi klarigas ke la pluvo daŭris parton de la nokto)

@Irizanjo La kadrvorto estus ĉu ne? mankis -j en interesaj. Mi scias pri kio mi volas afiŝi filmetojn =)

@edheil @Kroyx Ne zorgu, mi ne estas Stallmanisto. xD Aliflanke, via miksaĵo estas tre interesa.

@edheil @Kroyx nu, tre bone ke vi ankaŭ konas la paĝon. Ĉu vi uzas linukson? aŭ liberajn programojn?

@Kroyx Laŭ komputeko, «fenestrilo» sed mi pensas ke tiu vorto ne estas tute taŭga. Ĉiamaniere, komputeko estas bona rimedo kiam oni traktas komputikajn aferojn komputeko.net/#desktop%20envir

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.