bilku boosted

@nikvo
Mi tutkore aprobas ĉi tiun konsilon, kaj rekomendas dormon al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne provis ĝin. Ankaŭ al ĉiuj, kiuj provis, sed ial ne ŝatis. Provu denove, karaj, vi ne bedaŭros!

bilku boosted
bilku boosted
Saluton karaj. Mi serĉis verkojn de sciencfikcio por legi en Esperanto. Specife, mi provis trovi tradukon de kelkaj el la libroj de William Gibson, sed mi malsukcesis. Tamen mi malkovris agrablan surprizon legante Vikipedion. Ŝajne, ekzistas kolekto de 10 volumoj, kunordigita de Miguel Gutiérrez, kiu kolektas sciencfikciajn kaj fantaziajn rakontojn en Esperanto, ĉu tradukojn, ĉu tekstojn skribitajn rekte en Esperanto (https://gnusocial.net/url/7114975). En la Interreto oni povas vidi liston de eldonitaj volumoj, legi la prologon kaj vidi la indekson de rakontoj de ĉiu el ili, krom la aŭtoroj kaj tradukintoj, kiam temas pri tradukitaj verkoj. Kelkaj el la rakontoj ankaŭ troveblas publikigitaj en diversaj Interretaj retejoj, kiel la teksto La Biblioteko de Babelo de Jorge Luis Borges (http://www.autodidactproject.org/other/borges7-esp1.html).

#esperanto #literaturo #sciencfikcio
bilku boosted
Interreto jam estas parto de ni ĉiuj kaj ĝia influo sur niaj vivoj kreskas kaj pli gravas ĉiutage. La proprietaj platformoj prioritatigas siajn proprajn interesojn koste de la interesoj de siaj uzantoj. Tial gravas demandi kiel, kaj por kiu interreto funkcias? Libera programaro, ĝia filozofio kaj la valoroj, kiujn ĝi reprezentas de aŭtonomeco kaj suvereneco, gvidas la konscion pri la dominado de Interreto fare de ŝtataj kaj komercaj potencoj. Fakte, ĝi estis tiel ekde longe antaŭ la deplojo de la Interreto. Tamen, kaj konsiderante, krome, la radikale agresemajn ofensivojn de la establita potenco, nur malplimulto de homoj kaj grupoj ŝajnas pretaj batali. Estas neeble daŭrigi sur la vojo de ekonomia kresko, kia ĝi estis sekvita ĝis nun. Oni devas ŝanĝi la pensmanieron. Tio estas la nuna urĝeco antaŭ la aro de mediaj, politikaj, ekonomiaj kaj sociaj krizoj.

#interreto #esperanto

@ludoviko
Ho, mi komprenas
Bonsanĉon! 👍

Se vi uzas xmpp/jabber mi estas en esperanto babilejo, mi povas eniri vin ĉi tie

@Nicjo
Jes! Mi tute konsentas. Mi havas ŝimilan sperton kun la fracan

Unu avantaĝo de lerni Esperanton kompare kun aliajn lingvon estas, ke en mallonga tempo oni povas komenci paroli kun aliajn esperantistojn, kio faras lernadon pli amuza 🤩

Saluton, karaj!

@ludoviko
Ĉu vi ne satas mastodonon?

Mi konsideras la popoloj de esperanto.masto.host Esperanto-grupon

Bonsanĉe homoj de la mastodonon kaj de la gnusocialon povas paroli inter ni 🙂

bilku boosted
gnusocial estus mia plej ŝatata libera kaj sencentra socia reto, tamen esperantistoj ŝajnas preferi aliajn retojn... Mi ŝatus organizi ĉi tie Esperanto-grupon, kongruan kun la valoroj de libera kulturo kaj libera socio, kvankam mi tre bone ne scias kiel...

#esperanto #gnusocial #liberasocio

@ekbruliganto
Komenci en nova oficejo ĉiam estas defio

Kuraĝon et sukceson! 💪

@ludoviko
Jes! Esperanto forigas barojn inter homoj kaj oni helpas pli bone kompreni unu la alian

@tirifto @romanmutin
Mi provis "markdownajn" ligilojn el mastodon sed ĝi ne subtenas ĝin.

Mi pensas, ke ĝi estas decido por sekureco (phishing)

@tirifto
Dankon, mi ne uzis Mnemosyne sed mi tre ŝatas. Mi provus Mnemosyne ankaŭ 🙂

@ludoviko
Mi ne konis "Amika Vortaro"! Sed mi ne serĉas libron ĉar konsulti ĝin estas tre malrapide.

Mi serĉas vortaron por aldoni al la programo GoldenDict. Ĝi akceptas vortarojn de Babylon, StarDict, Dictd kaj ABBY Lingvo. Aldone, ĝi akceptas retajn vortarojn sed mi ne scias kiel agordi ilin 😅

Saluton el Alicante (Alikanto?)

@ludoviko
Ĝi enhavas multajn erarojn 😬

Mi uzas:
- esperanto.es/vortaro/
- reta-vortaro.de/revo/dlg/index
- vortaro.net

Sed mi serĉas vortarojn, kiujn mi povas uzi eksterrete. Ĉu vi konas iun?

Ĉu vi konas ?

Ĝi helpas vin enmemorigas ion helpe de kartoj. Ekzemple, Esperante parolojn

apps.ankiweb.net/

@bluvaganto
Mi havas diron: "Povus esti pli malbona, povus pluvi"

bilku boosted

Jen plia ĝisdatigo de mia terminaro! Anstataŭ »onidire« mi nun diras »iudire«, ĉar »onidire« ŝajnis al mi supermerite oftiga.

Krome mi nun proponas eviti la esprimojn »bajto«, »risurco«, kaj »federacia«.

#lang_eo #vortoj :blobcatprofit:

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.