La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en eksa stacidomo en la vilaĝo Halbe, 30 minutojn sude de Berlino, Germanio.
Dum la aktivaĵoj kaj eventoj oni kune lernas en amika kaj internacia etoso.
Grupoj kaj partoprenantoj en eventoj povas malmultekoste tranokti en la Esperanto-Stacio. kunfarejo.frali.bplaced.net/?p

Kampanjo de Nubo.re
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p

Johannes skribis: Nia servilo estas malrapida. Pro tio ni havas kampanjon ĝis la 28-a de februaro 2020 por kolekti sufiĉan monon por pagi por pli rapida servilo. La kosto estas 60, 90, 130 aŭ 180 eŭroj jare (ju pli kosta, des pli rapida). Ju pli ni kolektos, des pli rapidan servilon ni mendos. Vi povas doni ĉi tie: paypal.com/paypalme2/nubumo
Jen la sponsorlisto: nubo.re/app/forum/topic/151/ni

79a Hispana Kongreso
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) invitas vin partopreni en la 79a Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta de la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo de 2020 en Comillas (Kantabrio).
Venu kaj ĝuu grandan esperantan kulturaranĝon en Hispanio. Kontaktu la LKK-on se vi deziras ankaŭ kunlabori en la organizado, kaj proponi programeron.

Svisaj Esperanto-Tagoj en Zuriko
30an de aprilo – 3a de majo 2020
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1109

Karaj geamikoj

Esperanto-Societo Zuriko en kunlaboro kun Svisa Esperanto-Societo invitos la geesperantistojn el la tuta mondo al la venontjaraj Svisaj Esperanto-Tagoj de la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo en Zuriko en la Rösslistube de Kramerstiftung (Rösslistr. 2, 8006 Zuriko, tramo 15/7 ĝis Rösslistrasse

Dietrich M. Weidmann
Kunprezidanto de SES kaj prezidanto de ESZ

Alvoko al pliaj kontribuoj en la Kastelo Greziljono

frali.bplaced.net/kunfarejo/?p

Se vi estas preta helpi nin ĉu per donaco, ĉu per aĉeto de societaj partoj A kaj/aŭ B, ĉu per partopreno en la konstrulaboroj, bonvolu turni vin al Bert Schumann aŭ René Jelenc. Multan antaŭdankon pro via kontribuo!
Alvoko: gresillon.org/donaco

Ĉu vi scipovas PHP-n?
Nubo serĉas programiston kiu scipovas PHP-n, kaj espereble OSSN-n. Se vi volas helpi nin forigi erarojn kaj plibonigi la retejon, bonvolu mesaĝi Nubo Nubumas por scii pli.
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p

Lingvo-Festivalo
Françoise Noireau invitas: Tuta tago de fulmkursetoj pri ĉ. 50 lingvoj far denaskuloj.
14-a de Februaro 2020 en Querrin, Francio
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p

esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.