Show newer

tiom da homoj subite membriĝis al mastodon.social ke la tempolinioj tie havas kelkajn problemojn

se vi parolas Esperanton, estas momente pli bone uzi esperanto.masto.host (sed vi devos uzi nur Esperanton kiam vi parolos publike)

mi jam ĉefe pepas ekde Mastodon (mi uzas roboton por aŭtomate sendi al Twitter)

multe homoj diras voli fuĝi de Twitter pro Musk... la ago estas bona, sed la kialo ne estas bona, eble Musk ne igos Twitter pli toksa ol ĝi jam estas

Ĉu iu konas la ludon Bomb Party? Mi aldonis malbelan esperantan version ĉe gemelo.org

Fakte la diferenco inter kaj estas ĉu vi preferas legi gramatikon aŭ vortaron.

Dum Esperanto permesas kombini libere multajn vorterojn, Elefen ofte havas propran vorton por ĉiu ofta kombinaĵo, kiu devas esti antaŭe memorita.

Se vi konatiĝas kun iu, kaj post mencii Amsterdam, tiu ekparolas pri drogo, tio ofte estas malbona signo.

Mi koleriĝis ke la plejparto de Vikinovaĵoj aspektis kiel rusa propagando. Artikolojn tie uzas eksrpimoj kiel "speciala operacio" anstataŭ "atako" aŭ "invado." Do mi ĵus verkis kelkajn artikolojn, por montri la Esperanta mondo tio, kio okazas nun en Ukraino. Bonvolu legi, kaj helpu min redakti ilin, kaj korekti la gramatikajn erarojn!

1. eo.wikinews.org/wiki/Rusio_bom

2. eo.wikinews.org/wiki/Rusia_bom

3. eo.wikinews.org/wiki/Rusia_bom

Estas malfacile paroli lingvon kiu ne havas vortojn kiel "malputinigi" aŭ "senputinigi".

Mi ne scias ĉu tio normalas en viaj landoj, sed en Francio, ĉiu "Pâtisserie" (bakaĵejo) ofte havas memfaritaĵon kion nur ili mem vendas. Estas relative granda kreemo. Kaj tio voligas min iri en ĉiujn bakaĵejojn.

La suba foto venas de Japanio, sed mi vidis similaĵon en Parizo.

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.