Alia argumento kontraŭ Esperanto kiun mi ankaŭ trovas tre malbona estas ke "tro da vortoj finiĝas per -j".
Kaj ili diras tion per la Angla lingvo, kie la "s/z"-sonoj abundas. Kaj ili neniam rimarkis tion kaj tio neniam ĝenis ilin.
This is a ridiculous language for snakes.
@Vanege mi ja auxdis pri tio ankaux. homoj de la mezorientaj partoj de la mondo opinias ke la anga estas la lingvo de serpentoj mdrmdr
@Vanege
Min ĉiam amuzas, kiam angloparolanto plendas pri tio, kiel malfacilaj por prononci kaj nenaturaj estas esperantaj finaĵoj -ajn kaj -aŭ. Kaj en la angla la sama ulo diras ion kiel “fine now” tute senĝene. 😃