Mi ne komprenas kio estas akusativon kiel oni devas meti N kiel oni ne devas meti N
Estas la pley malfacila reglo.
Mi ne komprenas akusativo
Mi ne komprenis akuzativo
Mi neniam komprenos akuzativon
@bilku
Pas vi estas aûtomatika. Vi ne devas pensis : Mi devas aldoni N Jes - Ne ? 50% jes 50% Ne
@Tofeo akuzativo estas populara en multaj lingvoj :) mi pensas ke vi ne komprenas gxin cxar via denaska lingvo ne havas gxin. Sed tio ne estas malfacila por kompreni :) ne zorgu, vi komprenos
@dotevo Ni ne scias kiam estas akuzativon.
@Tofeo Mi sxatas (kion?) hundon, Mi legas (kion?) libron. Mi estas (kio?) homo. Mi veturas (kie?) al urbo.
Eble tio ne helpos al vi multe, sed mi havas bildon, kiel la polaj kazoj aspektas en esperanto
@dotevo Mi komprenas iomete esperanto sed ne pola lingvo
@bilku @Tofeo Mi provis skribi simplan klarigon por vi. Espere ĝi utilos!
Akuzativo havas tri apartajn funkciojn:
Anstataŭi prepozicion »je«.
Marki direkton de movo.
Marki objekton de ago.
Anstataŭi prepozicion »je«
Se ne kaŭzas konfuzon, vi povas (se vi volas) uzi akuzativon anstataŭ prepozicio »je«.
Mi vekiĝis je la sesa horo matene.
Mi vekiĝis la sesan horon matene.
Li ĝojis je ŝia reveno.
Li ĝojis ŝian revenon.
Klaku je tiu butono.
Klaku tiun butonon.
Marki direkton de movo
Kiam vi parolas pri celo (ne loko) de movo, kiu ankoraŭ ne havas markon, uzu akuzativon.
Ni vojaĝis Francujon.
Kato saltis sur tablon. (La salto celis tablon.)
Kato saltis sur tablo. (La salto okazis sur tablo, sed eble ne celis ĝin.)
Post 200 metroj, turniĝu dekstren.
Iru hejmen. (Via irado celu hejmon.)
Iru hejme. (Via irado okazu hejme, sed eble ne celu hejmon.)
Marki objekton de ago
Kiam ies ago koncernas iun alian, uzu akuzativon.
Anasoj manĝas panon.
Mi vidis veran urson.
Amikoj devas fidi sin.
Pingvenoj flugilojn havas.
Multajn librojn legis mi.
Kompreni la akuzativon estas malfacile.
Prepozicioj kaj adverboj ne povas esprimi objektojn. (Sed ili povas esprimi direkton de movo.)
Priskribo per ago
Iuj agoj ne koncernas objekton, sed priskribas subjekton per alia vorto. Ne uzu akuzativon por priskribo.
Katoj estas belaj. (Per ago »estas« ni priskribas la katojn.)
Katoj estas bestoj.
Rusujo ŝajnas granda al mi.
Mi vekiĝis plena de energio.
Ŝi prezentiĝis esperantisto.
Vi iru sola.
@Tofeo mi povas helpi, tamen kiu estas via denaska lingvo?
@Tofeo İmagu ke ene de frazo, ĉiu "vorto-bloko" povas esti ĉu:
– aganto;
– verbo;
– enkondukata per prepozicio;
– kun la finaĵo -N.
Tio solvos jam multe da demandoj, kiujn vi nun havas.
@Tofeo Mi volis doni vin klarigon, sed mi rimarkis, ke mi ankaŭ ne komprenas ĝin 😅
Eble vi povas pli bone kompreni ĝin poste legi ĉi tion: [FR] https://lernu.net/fr/gramatiko/akuzativo