RT @KolektoDeHerkso@twitter.com

Ĉu konas vi GeoGuessr? Ĝi estas ludo kie vi aperas en iu hazarda loko kaj devas scii kie vi estas.

Mi faris filmeton ludante ĝin. Spektu: youtu.be/srqMXkkgMdQ

🐦🔗: twitter.com/KolektoDeHerkso/st

AI-kreitaj Zemenhofoj (Stable Diffusion). Kiun vi plej ŝatas? 😄

Mi mokis Dall·e en mia antaŭa pepo, sed ĝi ja povas fari belajn bildojn. Jen kelkaj miaj provoj

RegxaArdeo boosted

Ho, jen mojosa retejo kiu kunigas esperantajn filmetojn en unu tre konvenan retpaĝon por facile trovi ilin 👍 tubaro.aperu.net/v/ytb_moAn4pZ

"The Ballad of Buster Scruggs", la lasta filmo de la fratoj Coen, produktita de Netflix, estas freneza filmetaro de vakeraj rakontoj ĉu amuzaj, ĉu tristaj, ĉu strangaj. Tute konsilinda!

"Fantastic Beasts: The Crimes of Grindelwald" : Mi ŝatis revidi la universon de Harry Potter, tamen la scenaro estis pigre skribita kun multaj facilaĵoj kaj konfusaĵoj. Tio malebligis bonan ĝuadon de la filmo.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi spektis denove la filmon "Blade Runner 2048". Mi tre ŝatas ĝin, ĝi estas tre atmosfera filmo, oni perdas sin en ĝian etoson. Denis Villeneuve faris tiun sekvon sukcese.

Ĉu vi konsideras vin kiel loĝanto de la planedo aŭ kiel ero de la planedo?

RegxaArdeo boosted

Mi ĉiutage uzas #Esperanto-n per Telegramo.org. Mi pensas ke ĝi estas la plej bona ilo por trovi homojn kun similaj interesoj. Mi ŝatus se pli da homoj konus kaj reklamus ĝin

RegxaArdeo boosted
RegxaArdeo boosted

Global Services for Machine Intelligence (GSMI) en Lionbridge serĉas homojn, kiuj parolas Esperanton je nivelo C1 aŭ pli, kiuj pretas partopreni en mallonga pagita tasko, por helpi la kreadon de voĉrekona teknologio en #Esperanto. 40 USD por unu horo. Vi bezonos komuniki en la Angla kun la teamo. esperanto.org.uk/eab/eab_news/

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.