RegxaArdeo boosted

Ho, jen mojosa retejo kiu kunigas esperantajn filmetojn en unu tre konvenan retpaĝon por facile trovi ilin 👍 tubaro.aperu.net/v/ytb_moAn4pZ

"The Ballad of Buster Scruggs", la lasta filmo de la fratoj Coen, produktita de Netflix, estas freneza filmetaro de vakeraj rakontoj ĉu amuzaj, ĉu tristaj, ĉu strangaj. Tute konsilinda!

"Fantastic Beasts: The Crimes of Grindelwald" : Mi ŝatis revidi la universon de Harry Potter, tamen la scenaro estis pigre skribita kun multaj facilaĵoj kaj konfusaĵoj. Tio malebligis bonan ĝuadon de la filmo.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi spektis denove la filmon "Blade Runner 2048". Mi tre ŝatas ĝin, ĝi estas tre atmosfera filmo, oni perdas sin en ĝian etoson. Denis Villeneuve faris tiun sekvon sukcese.

Ĉu vi konsideras vin kiel loĝanto de la planedo aŭ kiel ero de la planedo?

RegxaArdeo boosted

Mi ĉiutage uzas #Esperanto-n per Telegramo.org. Mi pensas ke ĝi estas la plej bona ilo por trovi homojn kun similaj interesoj. Mi ŝatus se pli da homoj konus kaj reklamus ĝin

RegxaArdeo boosted
RegxaArdeo boosted

Global Services for Machine Intelligence (GSMI) en Lionbridge serĉas homojn, kiuj parolas Esperanton je nivelo C1 aŭ pli, kiuj pretas partopreni en mallonga pagita tasko, por helpi la kreadon de voĉrekona teknologio en #Esperanto. 40 USD por unu horo. Vi bezonos komuniki en la Angla kun la teamo. esperanto.org.uk/eab/eab_news/

La cedro estas la simbolo de Libano, tamen malmutajn cedrojn restas tie, rezulte de 4000 jaroj de hakado.

Mi vidis iome maltrankviligantan verkon de Codex Urbanus surstrate :

Mi spektis "Isle of Dogs"-n (Insulo de la hundoj), animacia filmo de Wes Anderson. Ĝi estas bonega! La etoson de liaj filmoj ĉiam admirigas min.

Biblos estas unu el la plej malnovaj urboj. Oni povas trovi tie signojn de pli ol 17 civilizacioj.

RegxaArdeo boosted
Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.