Jen, mia ...

Mi estas Ŝohano (Angle: Shayne). Mi loĝas en Perto (), Okcidenta Aŭstralio. Mi laboras kiel , mi havas tro multe da gefiloj ☺. Mi interesas pri (maldekstra), filizofio (mi nomas min kiel ), mi ludas rolludojn, malofte mi rajdas mian . Mi laboradas en la Eo-movado en mia subŝtato. Mi ankaŭ lernas aliajn lingvojn: nuntempe, la Indonezian, la Irlandan and (ĵus) (loka indiĝena lingvo).

@uxintro Kiom da gefiloj vi havas??
Kaj pri koo temas satanismo?

Paretenze, mi ŝategas ke vi lernas nekutimajn lingvojn, mi multe ŝatis pri Noongar :)

Ankaŭ mi interesiĝas pri politiko (vere pri malpolitiko, ĉar mi estas anarkiisto kaj mi malŝatas politikon, sed ja ideologiojn ktp), filozofio kaj ankaŭ pri lingvoj: des pli nekutimaj, ju pli mi ilin ŝatas

@Porrjo Mi havas ok gefilojn. Ses filojn kaj du filinojn.

Satanismo (mia elekta speco) deklaras jene: thesatanictemple.com/pages/ten (se via angla ne estas forta, la google traduko en Esperanton estas sufiĉe bona).

Pri ligvoj, mi foje legis sugeston ke ni lernu kvin lingvojn: via gepatran, via pragepatran (por mi, la irlandan), najbaran (indonezian), la indiĝenan (noongar) kaj la internacian (Esperanto!). Do, estas mia celo.

Follow

@uxintro Mi devus lerni la gepatran (hispanan, mi scias), pragepatran (hispanan), najbaran (katalunan, mi scias, aŭ francan), indiĝenan (eŭska, estas ankaŭ mia denaska) kaj ankaŭ la internacian mi scias!

Kaj mi multe pli ol ili volas lerni!!

@Porrjo @uxintro mi scias mian gepatran lingvon, la francan, mi devis lerni la anglan (sed mi ne tre ŝatas ĝin kial mi devas uzi ĝin nur por labori), iom da germana (tre malfacila)... mi eklernis ankaŭ iom da eŭska (parto de mia familio estas eŭska), kaj ekde kelkaj jaroj, mi lernis ŝate planlingvojn : tokiponan, iom da lojbana, kaj nun la internacian :)

@Porrjo @uxintro estas interesa ke ni ŝatas multajn lingvojn :)
Junule mi rolludis ofte (Revo de Drako, Cthulhu, ktp...).
Mi ne ŝatas politikistojn...
Kaj mi pensas ke mi estas pastaforisma ^^

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.