Mi kuiris Ĥorbe Sabzi - persa tradicia manĝaĵo de kuiritaj verdaj legomoj kaj faboj kaj persaj citronoj.

Mi loĝas en israelo kaj ne havas persajn radikojn - sed mia koramikino estas el judpersa familio kiu enmigritis israelen el Teherano.

Hodiaŭ en israelo estas ĉirkaŭ 155mil da etiopaj judoj, kaj ili nun festas la Sogdon en Jerusalemo kaj ankaŭ en multaj aliaj urboj oni festas kune kun aliaj israelanoj kiu volas lerni pri tiu komunumo unikaj tradicoj.

En la bildo - etiopa manĝaĵ: Inĝara pano farita el unuika faruno de la Tef planto kaj kuiraĵoj nomitaj Bijantu en la hamhara (la ĉefa lingvo de etiopio).

Show thread

Ĉi semajne estis festo de la juda etiopa komunumo, nomata Sigd. En afriko la komunumo fastis, purigis kaj suriris sur alta monto. Sur la montpinto la riligaj estroj de la komunumo voĉlegis la Toraon el antikvaj libroj, skribitaj per la antikva etiopa lingvo la Geeza. La preĝaĵoj de la festo estas pri la soifro de la juda popolo al Jerusalumo.

La Esperanto Ligo de Israelo petis min prolegi pri la artikolo, kiun mi verkis al la Israela novretejo Davar, kiu poste estis tradukita al la lasta numero de Esperanto-revuo. Mi rakontis kiel mi esperantiĝis per Doulingo, kial kaj kiel mi verkis la artikolon.

Koran dankon al Eli por la invito, por Esperanto Revuo por eldoni mian artikolon, kaj por Amri vandel kaj Doron Modan kiuj helpis min traduki kaj redakti esperanten.

youtube.com/watch?v=L8f2IprS3D

La urbestaro donis al ni unu vendejo en la marketo, por establi junulejo 🤩

Ankaŭ la pronomo Ci ne estas en la 16 reguloj de la fundamento, sed Zamenhof mem uzis ĝin kekfoje. Do kial ne aldoni la necesa naŭtrala homa pronomo estas tia granda problemo?

Apud la GLATa centro, estas memorstatuo kiu memorantas la GLATulojn, kiu estis murditaj de la Nacioj dum iliaj reĝo en Germanujo kaj aliaj landoj

Show thread

La GLATa komunuma centro en Tel Avivo. La plej granda GLATa centro en Israelo.

Iam estis ĉi tie la lernejo por laboristoj gefiloj - socialista bazlernejo kiu funditis de la laboristoj sindikato - la Histadrut.

Ĉi tie iam lernis la mordita ĉefministero Jcĥak Rabin.

Mia koramikino eklernis esperanton duolinge sed ne daŭris. Do, kiam mi esperante diras ke mi amas ŝin, ŝi ŝerca respondas:

'pluvas. Mi pluvas vin multe!' 😜 😅 🤷‍♂️

Unua pluvo ĉi tie en mia urbo Petaĥ Tikva en Israelo. En la hebrea, pluvo nomiĝas Geŝem (גשם) sed la unua pluvo havas sian propran nomon: Jore (יורה), kaj la lastpluvo ankaŭ havas nomon: Malkoŝ (מלכוש).

Kiel oni diras pluvon en via nasklingvo? Ĉu vi havas unikajn vortojn por la unua kaj la lasta pluvoj?

Unu el la ĉefaj postuloj de la laboristoj estas akcidentasekuro, kiun ili ne havas hodiaŭ - kvankam ili ĉiam veturas per bicikloj aŭ motorcikloj.

Unu laboristo rakontis min ke li falis tre fotra, sed sia estro nur maltrankviladis pri la manĝaĵo kiu li portis kaj pri la firma bicikilo kiun li uzis.

Alia diris al mi ke li pagas mem por sekuro, ĉar li timas ke li falus kaj ne povus labori...

Show thread

Hodiaŭ mi estis ĉe la juĝejo kun junaj manĝkurieroj, kiuj provas formi union en la laboristoj-sindikato.

La estroj en la firmo timigas ilin kaj provas malhelpi la unuiĝantaj laboristoj.

La vendejoj en israelo ankoraŭ estas fermitaj de la dua kvaranteno kiu ekis je la 17 de septembro.

Tamen, hodiaŭ la reĝistaro anoncis ke la preĝejoj (sinagogoj) re malfermiĝu, tiel ĝis 10 uloj rajtas preĝi kune interne.

La plej multe de la judaj preĝaĵoj rilige bezonas almensŭ dek preĝantoj.

(En la bildo, granda sinagogo en Tel Aviv kaj antaŭe la oficejoj de la socialista- cionista junularmovado)

Laĥuĥ pano. Jemena manĝaĵo, kun akraj tomatoj, ovo kaj blankformaĝo

Sed, la kibuco kie mi estas, estas nova kaj unika kibuco. Ĝi ne havas grandan manĝĉambro kaj ne infandomo.

Ĝia domoj estas grandaj kaj la anoj loĝas en grupoj de 2-10 anoj, kiu estas komunajgrupoj. Ili komunas en la grupoj domojn, monojn, aŭtojn kaj kreskas kune infanoj.

La plimulto devla anoj estas edukistoj - instruistoj kaj socialaj gvidistoj kaj estroj en la junulara cionista-socialista movado :)

Show thread
Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.