Pinned toot

Saluton!
Mi estas franca studento en komputiko. Mi ne estas novulo en Mastodono, sed mi decidis krei nur-Esperantan konton.

Mi interesiĝas pri:



(kutime de maldekstruma vidpunkto)
— bataloj por la rajtoj de kviruloj (-oj)
– kaj, kompreneble, 😄 :flago:

Ĝis 😉

Mallabori boosted

La socialismo en Usono, kial nur hodiaŭ ?

Dum intervjuo donita al CNBC la 6-an de Majo, 2019, s-ro Bill Gates subkomprenigis, ke la entuziasmo instigita de politikaj homoj kiel Bernie Sanders aŭ la reprezentulino de Novjorko Alexandria Ocasio-Cortez, kiuj defendas socialismajn idearojn en la sino de la Demokrata Partio, lin neniel maltrankviligas. Ilia koncepto de la socialismo esprimas laŭ li la deziron de kelkaj el siaj kuncivitanoj pri pliigo de la impostoj, sed ne la volon neniigi la kapitalismon. Nu, Bill Gates diras ke li akceptas pli grandan gradecon de la salajrimposta sistemo kaj pliigon de la heredimposto, terure malpliigitaj de la prezidanto Donald Trump, kiu mem estas miliardulo.

S-ro Gates ne estas la sola homo tiaopinia. S-ro Warren Buffet emfazis ke li pagis imposton proporcie pli malgrandan ol tiun de lia purigisto, aŭ de lia tablestro. Tia miksado de maltrankvileco kaj homamo distingas tiujn usonajn miliardulojn de la riĉaj romianoj de la epoko de sankta Aŭgusteno, kiuj, logitaj de la paradizo kiun la kristanismo promesis al ili, konvertiĝis al tiu nova religio, esperante tiel konservi siajn riĉaĵojn post sia morto.

La freŝaj deklaraĵoj de s-ro Gates ne nur atestas afiŝadon de bonaj intencoj, sed de pli komuna kaj pli radikala kunteksto. Ja s-ro Sanders, s-rino Ocasio-Cortez kaj iliaj politikaj kunuloj, kiuj pretendas esti "demokrataj socialistoj" (legu la artikolon "Nous n'avions même pas les moyens d'acheter une fontaine de bureau"), ne postulas la naciigon de la ĉefaj fakoj de la ekonomio. La entuziasmo kaŭzita de la kampajno de s-ro Sanders dum la demokrataj elektoj en 2016 plejparte fontis el lia denunco de la astronomiaj enskribkotizoj por la usonaj universitatoj kaj de la egale kostegaj medicinaj kostoj kiun la usona kuracsistemo kreas. La ĉefa temo ja estas konstanta zorgo por la mezaj klasoj, zorgemaj pri la estonteco de iliaj infanoj (kaj malkvietaj pri ilia ŝuldigo post la akiro de ilia diplomo), sed la nepagebla kosto de la medicina asekuro maltrankviligas ĉiujn sociajn tavolojn, krom la plej riĉaj homoj de la lando.

Neniu el tiuj temoj pritemas la pasintan socialismon, pli volonte ligitan kun bildoj de laboristoj salajrataj, kaj de uzinoj plenegaj de aktiveco. Evidente, tio kion ni komprenas per "socialismo" do vere ŝanĝiĝis dum la antropoceno [1] kaj dum la epoko de la ekologiaj krizoj. La aktivuloj kiuj gravitas ĉirkaŭ s-ro Sanders ne konsideras idealaj la uzinojn kun fumantaj kamentuboj. Kaj iliaj esperoj ne nur estas la perspektivo de la ĉiuhoma laboro kaj de la energia sendependeco kiun povas eble favori la uzado de la skistogaso aŭ la remalfermado de la karbominejoj - konsilitaj de s-ro Trump kaj de liaj protektismaj kunuloj, zorgemaj pri maleksterlokigo de la ĉenstabloj.

Kelkaj eĥoj de tiuj tiamaj socialismaj depostuloj aŭdeblas aliloke ol en la Demokrata Partio, ekz-e kiam la senatanino Elizabeth Warren, kandidato al la demokrataj antaŭelektoj antaŭ la 2020-a prezidantelekto, postulas ke salajruloj sidu multnombre en la estraro de la grandaj entreprenoj. Eĉ kandidatoj pli moderaj ol s-ro Sanders aŭ s-rino Warren, kiel Peter Buttigieg pravigis la nunan popularecon de la socialismo per akcepto ke "la kapitalismo seniluziigis multe da homoj [2]". Efektive, la demokrataj voĉdonantoj havas hodiaŭ pli pozitivan vidadon de la socialismo ol de la kapitalismo (57 elcentoj, kontraŭ 47 elcentoj). Ĉi tio restas privilegiita de plejmulto de la popolo, sed en proporcio (56 elcentoj, kontraŭ 37 elcentoj de malfavoraj opinioj) tre nekutima en la usona historio [3]. Tiom ke la kvazaŭ-neekzisto de la socialisma politika propono en Usono estis longtempe rigardata de la sociologiistoj kaj de la historiistoj kiel konsista de la "usona escepto".

En vico de skribaĵoj, kiuj iĝis legendaĵoj por multe da studentoj de socio-scienco, la konservatisma politikologiisto Seymour Martin Lipset (1922-2006) provis klarigi kial la socialismo sukcesis enradikiĝi preskaŭ ĉie en Eŭropo sed neniam en Usono. Laŭ li, tiu apartaĵo fontas el pluraj gravaj faktoj : la naturo de la usona politika sistemo (la hegemonio de du partioj, nur unu vico por la prezidanta elekto, elekta kolegio favoranta la voĉdonon de la ŝtatoj kaj la universalan nerektan baloton, ktp.) ; laborista klaso heterogena (konsekvenco de la sinsekvaj ondoj de enmigrado) ; la historia malesto de ia ajn interligo solida kaj daŭra inter la politikaj partioj kaj la sindikatoj ; kaj laste, "kultura" inklino al individuismaj valoroj, malaj al la socialismaj ideoj [4].

La analizoj de Lipset reuzis tiujn de la germana sociologiisto Werner Sombart, amiko de Max Weber kaj aŭtoro en 1906 de studaĵo kiu iĝis klasikaĵo, Kial la socialismo ne ekzistas en Usono [5] ? Spertulo pri la ekonomiaj tekstoj de Karl Marx, simpatia kun la germana Socialdemokrata Partio, Sombart interesiĝis pri la formoj kiujn prenas la moderneco en la kapitalistaj socioj. Li konkludis ke, kvankam la usona socio sendube estas tiu en kiu la kapitalismo aperas la plej krude, ĝi estas, malkiel la eŭropaj samepokaj socioj, alergia al la socialismo pro kialoj kiuj ege rilatas al la burĝiĝado de ĝia laborista klaso. Laŭ li, la laboruloj kontraŭstaris nek la kapitalismon, nek sian registaron, kaj ili akceptis plimultan unuvican politikan sistemon, kiu favoras la monopolon de du partioj. Pli riĉaj ol iliaj eŭropaj homologoj, ili ankaŭ havis pli grandan ŝancon liberiĝi el sia socia statuso pere de sia laboro.

En la plej fama peco de sia libro, Sombart skribas : "samrapide kiel la materialaj kondiĉoj de la dungitoj pliboniĝis, kiel ilia vivmaniero komfortiĝis, ili lasis sin esti tentitaj de la materialista malĉasteco, ili grade estis devigataj ŝati la ekonomian sistemon kiu ofertis al ili ĉiujn tiujn plezurojn ; iom post iom, ili adaptis sian spiriton al la meĥanikaĵoj de la kapitalisma ekonomio, kaj fine subiĝis al la ĉarmo kiun la rapideco de la ŝanĝoj kaj la grandega plimultigo de la mezureblaj kvantoj nerezisteble havas sur kvazaŭ ĉiuj. Peceto de patriotismo – la fiereco scii ke Usono antaŭvenis ĉiujn aliajn popolojn sur la vojo de la "progreso" (kapitalisma) – plifortigis je la bazo ilian komerc-agordon, kaj aliformis ilin en aferistojn sobrajn, kalkulemajn, kaj senidealajn, tiajn kiaj oni konas ilin hodiaŭ. Kaj ĉiuj socialismaj utopioj laŭdire malsukcesas pro rostbefo kaj poma torto."

Al la socia moveblo, kiu baris la enradikiĝon de la socialismo en Usono, aldoniĝis la geografia moveblo. La esto de limo ĉiam malfermita, kun malmultekostaj senkulturejoj, ebligis al tiuj, al kiuj ne plaĉis la industria laboro esperi realigi la "usonan revon" de la memstara produktisto, de la individua proprietulo.

Laŭ Sombart, la usonaj laboruloj, ĉar ili emis forliberiĝi el sia klaso, ne imagis la ideon ke ĝi povas helpi ilin por ilia socia plialtiĝo : ili rezonis pri individua pliboniĝo, kaj ne pri kolektiva agado. La posteuloj de la germana sociologiisto, kiel Lipset, ofte emfazis la rolon, kiun la enmigrado povas havi, eĉ pli malfaciligante la konstituadon de batalema laborista klaso. La fremdaj laboristoj, alvenintaj en Usonon je la komenco de la 20-a jarcento konsideris sian situon kiel maldaŭra. Ilia celo estis rapide pliriĉiĝi, por povi reveni en sian originan landon. La tre multnombra enmigrado de tiu epoko ankaŭ plimalfaciligis interligon inter la kvalifikitaj laboristoj de la metiarto – plejparte naskiĝintaj en Usono –, kiuj emis sindikatiĝi, kaj la nekvalifikitaj laboristoj – plejparte enmigruloj – pli pretaj trapasi mizerajn laborajn kondiĉojn. Fine, la komunuma travivo de la enmigruloj en la grandaj urboj plifortigis ilian etnan identecon, pli ofte ol ilian klasan identecon.

Redifini la laboristan klason

Sombart rimarkis ankaŭ ke la tre alta grado de encivitaniĝo kiu baris la evoluon de klas-konscio klariĝis per la enskribo de la principo de la popola regado en la Konstitucio, per la abolo de la censa baloto, kaj per la voĉdonrajto por la loĝantaro virseksa kaj blanka ekde 1812. La politikologo Louis Hartz siaflanke postulatis ke la malforta klas-konscio de la usonanoj venis el duobla neesto : tiu de socia ordo strukturita de gildoj en antaŭa feŭda epoko, kaj tiu de travivo de socia burĝa revolucio [6]. En ofte citata frazo, samtempulo de Hartz, la historiisto Richard Hofstadter taksis ke Usono, anstataŭ havi ideologiojn, estas sia propra ideologio [7].

Dume, inter la publikigo de la libro de Sombart kaj la armistico de la Granda Milito, la lando havis potencan socialistan Partion, longtempe enkorpigitan de Eugene Victor Debs. En 1910, Usono havis pli da socialistaj elektitoj ol la Unuiĝinta Reĝlando havis da laboristaj elektitoj. En 1912, la socialistoj kontrolis la municipojn Milvokio (Visconsino), Flinto (Miĉigano), Schenectady (Novjorko), kaj Berkeley (Kalifornio). Samjare, Debs ricevis 6 elcentojn de la voĉdonoj en la prezidanta elekto, dum lia partio amasigis flatajn rezultojn, ne nur en ŝtatoj kiel Viskonsino (kun multnombra loĝantaro de enmigrintaj germanaj laboristoj, al kiuj jam gravas la Socialdemokratio) aŭ Novjorko (kie vivas multe da judaj novuloj, pol- aŭ rusdevenaj), sed ankaŭ en kelkaj sudaj kamparaj ŝtatoj (Oklahomo, Arkansaso, Teksaso kaj Luiziano).

Tamen, tiuj sukcesoj restis sendaŭraj. Post la enmilitiĝo de Usono, decidita en 1917, Debs kaj la plejparto de la socialismaj estroj, kiuj kontraŭstaris ĝin, estas malliberigitaj. La rusa revolucio nur gravigis la streĉojn en la sino de partio jam malfortigita de la subpremo, ĉar la socialismo de la plejparto de iliaj adeptoj havas siajn radikojn en la kristana evangeliismo kaj la popola kritiko de la monopoloj, multe pli ol en la verkoj de Marx kaj Lenin.

Multe da observantoj supozis ke la sukceso de s-ro Sanders en 2016 kaj lia nuna populareco estas kialigitaj de la fakto ke lia politika batalo okazas ene de partio jam establita, kun la espero ŝanĝi ĝin por ke ĝi portu aliajn ideojn, malpli dependajn de la deziroj kaj mondonoj de la grandaj firmaoj. Nek la memstara ekologiisto Ralph Nader nek la socialisto Debs estis tiom sukcesaj balote. Sed la plej grave eble estas ke, en socio hodiaŭ stampita de la nefirmiĝo de la popolaj tavoloj, la burĝiĝado identigita de Sombart kiel baro al la socialismo en Usono ne plu estas tiom premanta. Kun la forigo de la sociala moveblo dum la lastaj kvardek jaroj, la vakcino kontraŭ la socialismo iĝis senefika.

Siaflanke, Lipset imagis ke la usona escepto malaperos kun la liberalismiĝo de la maldekstraj eŭropaj partioj, kiuj, per multe da privatigo, fine similos la Demokratan Partion de s-ro William Clinton. Li ne povis imagi ke novaj generacioj da usonanoj malkovriĝos esti socialistoj, nek ke demokrataj aktivuloj turniĝos al s-ro Sanders ĉar ili sentas sin malestimataj de partio kiu, sub la prezido de s-ro Barack Obama, lasis la financan krizon de 2008 ŝanĝiĝi en unu el la plej grandaj suprentransdonoj de riĉaĵoj en la historio de Usono.

Tiuj aktivuloj provas redifini la laboristan klason per vortoj kiuj malpli rilatas al la industrio kaj al la produktado, kaj pli rilatas al la teknologio kaj al la servoj, kiu ajn estas la haŭtkoloro de la dungitoj. Ili esperas ke tiel, la bataloj de la instruistoj, de la flegistoj, de la purigistoj aŭ de la restoraciaj laboruloj trovos lokon tiom dignan kaj rajtan en la socialismo kiom tiuj de la forĝistoj, de la ministoj aŭ de la laboristoj, iamaj proletaj ikonoj, preskaŭ ĉiam blankaj kaj virseksaj.

Ĉi-momente, tamen, la plej maldekstrajn demokratajn aktivulojn oni varbas ĉefe inter la gejunuloj el la mezaj klasoj, kiuj timas sian degradiĝon. Ĉu ilia politika ekstremeco sukcesos mobilizi aliajn sociajn kategoriojn, iam sentemajn al la bataloj de Debs, hodiaŭ tentatajn de la demagogio de s-ro Trump, kaj kiuj ne loĝas en la samaj distriktoj, urboj aŭ regionoj kiel la novaj usonaj socialistoj ?

Edward CASTLETON

Mallabori boosted

Hodiaŭ mi fondis mian propran Mastodon-instancon. Mi jam migris mian angla-lingvan konton. Eble morgaŭ mi kreis novan Esperanto-lingvan konton...

Mallabori boosted
Mallabori boosted

Mi estas provanta la kurson de #Esperanto en #Duolingo, pro scivolemeco. Ĝi multege ŝanĝis ekde ke mi provis ĝin por la unua fojo multege da tempo antaŭe. Mi ŝatas ke Esperanto ofte malpli longas kaj pli precizas ol la angla (ofte la angla traduko bezonas kuntekston por esti vere komprenita), sed tiu specifa ekzemplo estas vere amuza! 😊

Mallabori boosted

Ĉi jare, #IJK okazos en Slovakio. Bedaŭrinde mi ne vidas la slovakan lingvon listitan en Duolingo. Ĉu vi konas rimedojn por lerneti ĝin? Prefereble en #Esperanto, sed alia lingvo ankaŭ taŭgus ☺

Mallabori boosted
Mallabori boosted

Mi ne ŝatas la fakto ke « phobos » signifas timo, ĉar ofte ne temas pri timo sed pri malamo. Sed « transgenrulmalamo », « samseksemulmalamo » ŝajnas tro longe.

Kiel vi tradukus la anglalingvan grekaĵon « -phobia »? Ekzemple en « transphobia ».

La horoj de malplenigo de la publikaj leterujoj estas disponeblaj en OpenStreetMap, kaj mi ne kutimiĝas pri tiu fakto, estas tiel malaĉa :D

Mallabori boosted
Mallabori boosted

Hello la mastosphere,

Quelqu'un connait-il l'esperanto ?

Un collegue cherche a traduire une petite doc en esperanto, cela concerne la monnaie libre 😀.

merci d'avance.

#gmixer #monnaie-libre #g1

Mallabori boosted

Bonega novaĵo! ☺
La esperanta #flago :flago:​ estas nun oficiale konsiderita por esti aldonota al la Emoĝia normo! 😁​
github.com/Crissov/unicode-pro #Esperanto

Mallabori boosted
Mallabori boosted
Mallabori boosted

Ne estas multekoste aligxi al abonklubo, kaj tiel subteni muzikistojn kaj gxui mirindan katalogon de Esperanta muziko. Bv konsideru subteni gxin.

vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/10

Memorigo ke vi povas ludi kun @Motus_roboto_eo: ĝi elektas Esperantajn vortojn kaj vi devas ilin diveni.

Mallabori boosted
Show more
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.