Follow

Mastadono estas kiel ido de tvitero kaj diskordo.

@Mahxiac Sed iamaniere, Mastodon estas pli interesa pro tio ke oni trovas servilojn pri specifa temo. Tiel, la homoj estas ankaŭ pli interesaj pri tio, kion ili afiŝas.

@Mahxiac Ha, interese. Mi neniam »vere« uzis Diskordon. Ĉu la sperto estas simila al tiu de Matrikso? (Tio estas alia reto por babilado, onidire simila al Diskordo, sed federa kiel Mastodono. Tie oni povas interŝanĝi mesaĝojn en ĉambroj, kaj oni povas serĉi publikajn ĉambrojn kaj grupojn/komunumojn, al kiuj oni volus aliĝi.)

@tirifto mia nura sperto kun martinson estas la filmo. Mdr. do mi ne scias. Mi ne aŭdis pri matrikson antaŭe.

@Mahxiac Ha, kaj mi tiun filmon neniam vidis (sed aŭdis pri ĝi). xD

Nu, Matrikso estas libera kaj federa alternativo al malliberaj kaj centrecaj komunikiloj kiel Vacapo aŭ Diskordo. (Samkiel Mastodono al Tvitro, Pirtubo al Jutubo, aŭ Pikselfed al Instagramo.) Ekzistas pluraj serviloj, kie oni povas registriĝi, kaj paroli kun homoj de aliaj serviloj. Ĝi estas farita por tuja babilado, kaj ankaŭ subtenas vokojn (sed ne jam tre bone grupajn vokojn). Mi kunsendas ekrankopion de ĉambro por babilado inter esperantistoj.

Ĝi ne estas tre populara kompare al la aliaj komunikiloj, sed ĝi estas unu el la plej popularaj liberaj kaj necentrecaj, kaj espere pli populariĝos. Mi sendus ligilon, por se vi (aŭ iu) volus legi plion, sed domaĝe mi ne konas informilojn en la lingvoj, kiujn vi parolas. Verŝajne mi devus fari informilon en Esperanto kaj afiŝi ĝin ien. :blobcatgoogly:


Ekrankopio de virtuala babilejo…
Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.