Mi ĵus eksciis, ke la kantisto de Aŭstralio en la #EKK estas aŭtismulo. Mi ja estis kortuŝita de ria voĉo kaj la emocio, kiun ri transdonis. Mi pensis, ke la kanto kaj la tuta bildaro en la spektaklo temis pri GLATeco (ŝajne ri estas ankaŭ GLATulo), sed eble tiu masko simbolis ion alian.
Kantu en via propra lingvo, mi volas aŭdi ĝin 😭
3 ideoj por revigligo de indiĝenaj lingvoj:
- Aliro al trdukoj kaj interpretadoj.
- Sonlibroj kun rakontoj.
- Lernu novan vorton ĉiutage.
@Mahxiac Ha, kaj mi tiun filmon neniam vidis (sed aŭdis pri ĝi). xD
Nu, Matrikso estas libera kaj federa alternativo al malliberaj kaj centrecaj komunikiloj kiel Vacapo aŭ Diskordo. (Samkiel Mastodono al Tvitro, Pirtubo al Jutubo, aŭ Pikselfed al Instagramo.) Ekzistas pluraj serviloj, kie oni povas registriĝi, kaj paroli kun homoj de aliaj serviloj. Ĝi estas farita por tuja babilado, kaj ankaŭ subtenas vokojn (sed ne jam tre bone grupajn vokojn). Mi kunsendas ekrankopion de ĉambro por babilado inter esperantistoj.
Ĝi ne estas tre populara kompare al la aliaj komunikiloj, sed ĝi estas unu el la plej popularaj liberaj kaj necentrecaj, kaj espere pli populariĝos. Mi sendus ligilon, por se vi (aŭ iu) volus legi plion, sed domaĝe mi ne konas informilojn en la lingvoj, kiujn vi parolas. Verŝajne mi devus fari informilon en Esperanto kaj afiŝi ĝin ien.
#PorLaPlanedo mi malŝaltas komputilon🖥️, aŭ almenaŭ ŝaltas la dormo-reĝimon, ĉiam kiam mi foriras kaj ne plu bezonas ĝin dum kelkaj minutoj. #AtentuPriElektro
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
La plej saĝa stultulo Jutubaj kanaloj verda korako - Korako kun libraro