Follow

Richard Matthew Stallman (RMS) demisias de la FSF (Libera Softvaro Fondaĵo) hodiaŭ. 😞

@M Mi legis pri tio hodiaŭ. Malklara historio...

@M Nu, unuflanke, RMS ja estis dum jardekoj diranta (kaj eble ankaŭ faranta, mi tion ne scias) multajn aĵojn … de dubinda saĝeco, do estas mirinde, ke oni havas skandalon nur nun. Aliflanke, la skandalo mem estas same aĉa kiel kutime: miscitaĵoj, misinterpretoj kaj misraportoj abundas kaj neniu aŭskultas kion la aliaj diras. La homaro kia ĝi estas. 🙄

@jsv @M la misraportoj estas bedauxrindaj, sed laux mi, la vera afero suficxe fias por justigi la eliron.

Laux li, se iu ricxulo donas 17-jarullinon el sia "haremo" al 73-jarulo por seksumi, oni devas ne nomi tion "seksa perforto" cxar la knabino versxajne prezentis sin kiel "tute volonta".... Tiel multaj aspektoj de tiu vera diro estas malbonegaj. Ecx sen misraporto.

@jsv @M do, kiel ni diras Usone, "Adiaux! Kaj zorgu, ke la pordo ne frapu vian elirantan pugon!"

@edheil
Nu, la tuta Epstein-a afero fias sufiĉe por senoficigi grandan amason de homoj, kaj mi komencus ne kun RMS. Sed jes, mia unua reago (en propramista babilejo) al la RMSa skandalo estis: «jen kial ĉiam pli bonas verki kodon kaj ne tiajn fekaĵojn rete».
@M

@jsv @M cxu li ecx kodas nune? Lernante pri tio, mi ekscis ke li vivas ankoraux en sian propran mondon, en kiu li ne devas labori, li ne devas auxskulti al iu alia, li ne devas obei ian regulon, li ne devas zorgi pri iu ajn krom si; li nur devas ripeti la ideojn kiujn li tenis ekde la 70aj jaroj. Li estas kiel eterna universitata studento, sen kursoj. Kaj inter la ideoj, kiujn li tenis ekede la 70aj jaroj, estas iuj ideoj pri seksumo kiuj nun sxajnas tute fiaj, sed tiam estis tolerataj.

@jsv @M Li faru por ni alian emaks-on! :) Au similan mirindajxon! Se li ankoraux povas. :)

@M
Tio bonas ĉar li donas malbonan publikan bildon pri tiuj zorgas pri tia programo

@nomonomo Jes, sed ĝi estas afliktita. La FSF esis lia vivo.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

The social network of the future: No ads, no corporate surveillance, ethical design, and decentralization! Own your data with Mastodon!