Mi parolis kun iujn homojn en la babilejo sur Matrico hodiaŭ. Estis amuza, sed ankaŭ malfacila.

Mi laboris akuzativo. Angla lingvo ne havas la akuzativon kazon, do mi bezonas iom praktiko.

Show thread

@M Uzu "je" antaŭ ĉiu objekto de frazo. Pro tio, la akuzativo neniam necesas! 🤡

Ha ha, @M , ne, bonvolu ne auxskulti min. 😋

@jsv

@makis @jsv

Haha. Mi konfuziĝis por momento.

Kion signifas "je"?

@M @makis @jsv "je" estas prepozicio kiun oni uzas en kelkaj situaciaj, en kiuj neniu alia prepozicio klare taxgas. Ne estas bona gxenerala regulo; oni bezonas parkerigi uzojn. Oni uzas "je" por tempoj ("mi venos je la 10a horo), kun kelkaj verboj ("mi kredas je Dio"), kaj iuj aliaj. ....

@M @makis @jsv Oni povas (laux Zamenhof) anstatauxi "je" per la akuzativon ("mi venas la 10an horon"), do kelkaj esperantistoj proponas, ke oni povas fari la malon: anstatauxigi iun ajn akuzativon per "je" ("mi mangxas je picon"). Tio ne estas gxenerale akceptita! Ne uzu "je"-on anstataux la akuzativon, se vi volas paroli normalan, kutiman Esperanton. :) Estas interesa ideo, tia uzo de "je," sed nur interesa ideo.

@M @makis @jsv (mi mistajpis; mi volis diri "mi magxas je pico" kiel ekzemplo de tiu stranga uzo de "je")

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.