#paganismo #muziko #dark_folk #neofolk #creative_commons
Hodiaŭ mi finis novan albumeton de mia projekto "Divje Drevo":
https://divjedrevo.bandcamp.com/album/antiquity-ep
Ĝi nomiĝas "Antikveco" kaj ne bazas sur programado kaj sinteziloj kiel ordinare. Akustikaj muzikiloj estas uzitaj anstataŭ.
La kvalito de la registrado ne estas bona, sed mi penis ricevi sufiĉe bonan rezultaton.
#muziko #surtablaj #rolludoj #DND
Interesa albumo, inspirita de la luda universo "La Malluma Suno":
Estas interese, kial ne "cigareto" (deminutivo de "cigaro")?
Hodiaŭ mia patro kaj mia kuzo donacis al mi novan mikrofonon.
Jen kiel ĝi laboras:
Por provo mi ludis kaj registris tre konatan anglan melodion de XVI jarcento "Greensleeves" ("Verdaj manikoj").
Ĉi-nokte mi tradukis artikolon pri Andrea Haugen el la angla Vikipedio.
Nur ĉi-nokte mi eksciis ke Andrea Haugen estis murdita en Kongsberg.
https://en.m.wikipedia.org/wiki/Andrea_Haugen
Ŝia muziko forte influis min en mia juneco...
En 1970 rusa gitaristo Vladimir Vavilov publikigis LP de malnova liuta muziko:
https://m.youtube.com/watch?v=ZoLXRSxIipw
Post jaroj (en la komenco de 21 jarcento, laŭ mia scio) estis klara ke preskaŭ ĉia tia muziko estis verkita de Vavilov mem. Li opiniis ke lia muziko ne estos eldonita en USSR, do li atribuis sian muzikon al renesancaj komponistoj.
Tiel Plotino povis klarigi kiel Perfekteco kreas nian klare difekteman mondon, evitinte dualismon (la gnostika klarigo) kaj la doktrino de origina peko (la katolika klarigo).
El la artikolo el Esperanta Vikipedio:
Plotino instruis ke la tuta mondo devenas de "la Unuo" -- la Ideo de Bono de Platono -- per emanado, kiel radioj de la suno aŭ ondetoj de ĵetita ŝtono. La Unuo ne intence kreis la mondon, sed la emanado okazis nature. Kiel la emanado malfortiĝas kun ĉiu paŝo de kreado, la difekteco de kreitoj plifortiĝas: unuo al ideo al spirito al materio. / la daŭrigo de la citaĵo estas en la komentario sube /
Ĉi-nokte mi reverkis tiun ĉi artikolon pri #slava #mitologio en #Vikipedio:
Alia mia ĝermo pri #slava #mitologio:
#muziko #paganismo #Saĥalino #nivĥoj
Mi fine finis novan EP de mia popoletosmuzika projekto "Divje Drevo". Ĝi estas dediĉita al Saĥalino, kie mi iam loĝis, kaj al nivĥoj, kies tradicia kulturo inspiris min.
#Avoj #Saveno #paganismo #festoj
Feliĉan Savenon al ĉiuj, kiuj celebras!
"Kiu alia eliros por nigra Saveno en frida Novembro?"
Mi estas slava (nov)pagano el #Rusio. Mi interesiĝas pri historia kaj moderna #paganismo kaj preskaŭ ĉiuj temoj, rilatitaj kun ĝi — historio de religioj, pagana #filozofio, tradicia kulturo, #folkloro, #etnografio ktp.
Ankaŭ mi interesiĝas pri #muziko, mi ŝatas metalrokon, popolan muzikon, etosmuzikon, "dungeon synth" kaj kelkajn da aliaj ĝenroj.
Mi estas muzikisto mem, partoprenanta en la loka metalroka bando "Leskult" kaj ankaŭ havanta mian propran projekton "Divje Drevo".