Nova Suno venis kaj la tagoj komencas kreski. Gloron al dioj kaj antaŭuloj!

La dua nia trako, registrita en studio.

"Posedanto de la forta spirito eltenis": peertube.social/videos/watch/d

Tie mi (denove) muzikas per bekfluto kaj klasika (nilonkorda) gitaro.

Ni registris en studio nian novan trakon.

"Ho, Frosto": peertube.social/videos/watch/e

Tie mi muzikas per bekfluto kaj klasika (nilonkorda) gitaro.

Se iu volas scii pri kio estas la kanto - skribu al mi, mi povas provi traduki la teksto en Esperanton.

Hodiaŭ estas novluno (neomenio).

La Luno hela,
Ci estas bela,
Ci alte iras,
Ci fore vidas,
Gloron al Ci, la Luno-reĝo!

/La teksto estas bazita sur slava popola magiaĵo el Polesio./

"Ab Ovo". La freŝa plena albumo de mia projekto "Divje Drevo" estas alŝutita al PeerTube. Mi devis fari tion antaŭe, sed faris nun hodiaŭ.

peertube.social/videos/watch/5

La albumo estas publikigita sub licenco CC BY. La listo da trakoj Esperante estas havebla ĉi tie:

ia803003.us.archive.org/15/ite

Bonvolu sekvi la kanalo en PeerTube, se vi ŝatis la muzikon - Fediverse donas al ni tiun ĉi eblecon. :)

En Udmurtio Albert Razin (sciencisto kaj pagana pastro) bruligis sin, por ke savu sian nacian lingvon.

"Kaj se mia lingvo malaperos morgaŭ, mi devas morti hodiaŭ".

Angle:

themoscowtimes.com/2019/09/10/

“Tero-Tenjo, Akvo-Aknjo
Ĉielo-profundego
Demetu sopiron-malĝojon
De Dia sklavo (la nomo nomiĝas)”.

Rusa popola magiaĵo. Sola kristana elemento estas “de Dia sklavo”.

Mia traduko de fragmento el la libro de S. K. Kuznecov "La ĉeremisa sekto Kugu Sorta". Pri la koncepto "peko" je marioj-paganoj.

framasphere.org/posts/7650879

esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.