Nova Suno venis kaj la tagoj komencas kreski. Gloron al dioj kaj antaŭuloj!

Interesa arba skulptaĵo, kiun mi malkaŝis en Aniva. Mi ne scias, kiun la skulptisto volis figuri.

Japana monumento memore pri japanoj, entombigitaj en aniva distrikto. Kun deziroj pri paco kaj prospero al aniva lando.

Mi denove loĝas en Saĥalina regiono, ĉifoje - en la ekstrema sudo de la insulo. Kaj jen kelkaj fotoj de la Oĥocka Maro en novembro:

Antaŭ kelkaj tagoj ni vizitis la lokan arbaron, por ke serĉu fungojn... La arbaro estas bela, sed ni trovis nur du fungojn. :)

Hodiaŭ estas novluno (neomenio).

La Luno hela,
Ci estas bela,
Ci alte iras,
Ci fore vidas,
Gloron al Ci, la Luno-reĝo!

/La teksto estas bazita sur slava popola magiaĵo el Polesio./


Birddomaro :) Ĉe la enirejo en la urboparkon de Joŝkar-Ola.


Mia provludo kun la bando "Leskult". La ulo kun elektroakustika gitaro estas mi. :)

esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.