#pagana #filozofio
El la artikolo el Esperanta Vikipedio:
Plotino instruis ke la tuta mondo devenas de "la Unuo" -- la Ideo de Bono de Platono -- per emanado, kiel radioj de la suno aŭ ondetoj de ĵetita ŝtono. La Unuo ne intence kreis la mondon, sed la emanado okazis nature. Kiel la emanado malfortiĝas kun ĉiu paŝo de kreado, la difekteco de kreitoj plifortiĝas: unuo al ideo al spirito al materio. / la daŭrigo de la citaĵo estas en la komentario sube /