Follow

Interesa arba skulptaĵo, kiun mi malkaŝis en Aniva. Mi ne scias, kiun la skulptisto volis figuri.

@persi
Mi ne scias. Eble tio estas figuro de iu el aborigena (ajna) mitologio.

@persi
La figuroj estis farataj dum duonjarcento de malsamaj artistoj, ne estas una komuna temo. Kelkaj skulptaĵoj figuras famajn regionanojn, kelkaj estas bazitaj sur fabeloj kaj mitoj, kelkaj memorigas pri la mondmilito, kelkaj estas pure alegoriaj. Jen aliaj ŝajne estas simplaj ĉarmaĵoj sen klara signifo. 😁
@Idolano

@persi @Idolano
Kaj la sola ekzistkialo de ĉi tiuj uloj: a.d-cd.net/797802es-960.jpg estis anstataŭigi tiujn: puteshestvie32.ru/sites/defaul

Kiam oni remalfermis la preĝejon, oni decidis, ke havi diabletojn en la sama parko malbonas, do la diabletoj estis ekzorcitaj. 🤦‍♂️

@jsv @persi @Idolano Mia oficejo malpermesas vidi tiujn bildojn; eble la rusajn adresojn gxi taksas nefidindaj. (La firmao temas pri retkonektado, kaj sekureco estas tre grava tie). Bigota sekureco, kiu ne fidas Rusion!

@edheil @persi @Idolano Lastatempe la Tutmonda Reto iĝas malpli kaj malpli tutmonda. 😕

@persi @edheil @Idolano Ni ĉiam povas reveni al poŝtkartoj, se ĉio alia malsukcesos. 😉

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.