Follow

Mi trovis strangan cimon: miaj afiŝoj ne videblantas sur mia arta konto, sed nur kiam mi rigardas per ĉi tiu konto. Ĉu ĝi estus blokita? Ĉu mia interreto povus simple Tiu Malbona? Mi ne *pensas* ke ĝi estas la interreto?

@Helikema Iuj nodoj listigas siajn blokitajn servilojn en sia prio, sed via servilo havas nenion tie, do malfacilas scii.

Eble vi sendu afiŝon al ĉi tiu konto de la alia konto? Se via servilo sciigos vin pri la afiŝo, ĝi verŝajne ne blokis la alian servilon. Se ĝi ne sciigos vin, mi supozus, ke ĝi blokis. Aŭ vi povus demandi vian servilestron. :blobcatderpy:

@tirifto

Do nun mi nur vidas la afiŝojn mi farita poste ĉi tiu cimo komenci (aŭ eble post mi faris ĉi tiun konto?) Mi supozas ke ĝi ne gravas, kondiĉe ke la tuta konto ne kaŝinta de ĉiuj esperantistoj xD;

Ekrankopioj -
La konto kiam vidinta per ĉi tiu konto, kontraŭ alia, pli malnova, konto

@Helikema Ha! Verŝajne estas en ordo. Antaŭe mi tute forgesis, sed nun mi rememoras, ke ankaŭ Pleromo fojfoje ne montras afiŝojn de iu persono. (Pleromo estas programo simila al Mastodono; mia nodo uzas ĝin.)

Mi pensas, ke nodo petas afiŝojn de fremdulo nur tiam, kiam iu el ĝiaj uzantoj abonas ĝin. Eble do neniu el esperanto.masto.host antaŭe abonis vian konton ĉe werebeast.io. Sed nun, kiam vi abonas ĝin, esperanto.masto.host devas peti viajn novajn afiŝojn de werebeast.io, kaj tial esperanto.masto.host nun havas ilin.

Almenaŭ se Mastodono funkcias samkiel Pleromo.

@Helikema mmm mi kredas ke tio okazas ĉar la federation, ankaŭ okazis al mi inter mia konto de pixelfed kaj mastodono. 🤷‍♂️👨‍⚖️🤷

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.